Semarang
Semarang estas urbo ĉe la norda marbordo de la insulo Javo, Indonezio. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Centra Javo. Ĝi havas areon de 373,67 km² kaj ĉ. 1,5 milionoj loĝantoj (la kvina plej granda urbo de Indonezio). Semarang situas ĉe 6° 58′ S 110° 25′ O / 6.967 °S, 110.417 °O (mapo). Ĝi estis grava haven-urbo dum la nederlanda kolonia epoko, kaj restis grava haveno ĝis hodiaŭ kun granda minoritato de etnaj ĉinoj (stato aŭgusto 2008).
Historio
La historio de Semarang reiras ĝis la 9-a jarcento, kiam ĝi estis konata kiel "Bergota". En 1678, Sunan Amangkurat la 2-a transdonis Semarang al la nederlanda VOC kiel parto de ŝuld-pago. En 1682, la ŝtato de Semarang estis fondita de nederlandanoj.
En la 1920-aj jaroj, la urbo fariĝis centro de maldekstrula kaj nacia agado, kie estis fondita la komunista partio de Indonezio. Pro tio Semarang ricevis la kromnomon "Ruĝa Urbo".
Administracio
La urbestroj (Walikota) de Semarang post la sendependiĝo de Indonezio estis:
- Moch. lchsan
- Koesoebiyono (1949 - 1-a de julio 1951)
- RM Hadisoebeno Sosrowardoyo (1-a de julio 1951 - 1-a de januaro 1958)
- Abdulmadjid Djojoadiningrat (7-a de januaro 1958 - 1-a de januaro 1960)
- RM Soebagyono Tjondrokoesoemo (1-a de januaro 1961 - 26-a de aprilo 1964)
- Wuryanto (25-a de aprilo 1964 - 1-a de septembro 1966)
- Soeparno (1-a de septembro 1966 - 6-a de marto 1967)
- R. Warsito Soegiarto (6-a de marto 1967 - 2-a de januaro 1973)
- Hadijanto (2-a de januaro 1973 - 15-a de januaro 1980)
- Imam Soeparto Tjakrajoeda (15-a de januaro 1980 - 19-a de januaro 1990)
- Soetrisno Suharto (19-a de januaro 1990 - 19-a de januaro 2000)
- Sukawi Sutarip (19-a de januaro 2000 - hodiaŭ)
Ekonomio
Semarang estas precipe industria urbo. Ĝia haveno estas la ĉefa mar-konekto de la provinco Centra Javo.
Ĝemelaj urboj
Ĝemelaj urboj de Semarang estas:
- Ŝablono:Flagicon Brisbane, Aŭstralio (januaro 1993)
Literaturo
- Graaf, H. J. de (Hermanus Johannes), 1899-(?), "Chinese Muslims in Java in the 15th and 16th centuries : the Malay Annals of Semarang and Cerbon / translated and provided with comments by H.J. de Graaf and Th.G.Th. Pigeaud; edited by M.C. Ricklefs. Publisher: [Melbourne] : Monash University, 1984. Description: xiii, 221 p. : folded map ; 21 cm. ISBN 0-86746-419-4 : Series: Monash papers on Southeast Asia ; no. 12
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Semarang Photo Archives — Arkivo de historiaj fotoj
- Kategorio Semarang en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Semarang en Vikivojaĝo (Turisma gvidilo)
- Semarang Dugder Photoblog — fotoblogo de Semarang