Sendanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sendanto estas unu el la konceptoj de la komunikado, de la teorio de la komunikado kaj de la propra procezo de informado. Teknike, la sendanto estas la persono kiu sendas (elsendas) la mesaĝon per de kanalo ĝis ricevanto, perceptanto aŭ observanto. En pli strikta senco, la sendanto estas la fonto kiu generas mesaĝojn aŭ kiu reproduktas datumbazon per fidinda maniero ĉu tra la spaco aŭ tra la tempo.

Sendanto povas esti ĉu aparato, por ekzemplo anteno (tiuokaze temus pri sendiloelsendilo), aŭ homa sendanto, por ekzemplo un radiofonia aŭ televida parolisto.

  • En poŝto, sendanto estas la persono aŭ organizaĵo kiu sendas leteron aŭ alian poŝtaĵon kies adreso ofte estas indikita sur la koverto aŭ pakaĵo.
  • En ekonomio, sendanto povas esti, por ekzemplo, la banko kiel sistemo de elementoj.
  • En edukado, sendanto estas la persono aŭ institucio kiu transmitas la sciaron al lernanto, por ekzemplo la instruisto, sed ankaŭ la ŝtato.