Seoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seoni
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 480661
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 5′ N, 79° 32′ O (mapo)22.0879.53Koordinatoj: 22° 5′ N, 79° 32′ O (mapo) [+]
Alto 611 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Seoni (Madja-Pradeŝo)
Seoni (Madja-Pradeŝo)
DEC
Seoni
Seoni
Situo de Seoni
Seoni (Barato)
Seoni (Barato)
DEC
Seoni
Seoni
Situo de Seoni

Map

vdr

Seoni, laŭ (hindie सिवनी) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo originis de la vorto "Seona" (Gudina arborea), kiu estas specio de arbo ofte trovita en la areo.

Templo ĉe Seoni

Demografio[redakti | redakti fonton]

Seoni havis populacion de 102 343 en 2011. La legopovo estis 90,5%, kiu estas tre signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Seoni situas en montaro 611 metrojn super la marnivelo. Ĝabalpur troviĝas 89, Ĉindvara 96, Gondija 109, Nagpur 155, subŝtata ĉefurbo Bopalo 262, Indaur 407, tutlanda ĉefurbo Delhio 743, Mumbajo 818, Kolkato 881 kilometrojn (aere) [1].

Kolegio en Seoni

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua kupra surskribo estis trovita en la distrikto el la tria jarcento post Kristo. Ekde tiam la areo apartenis al pluraj regnoj. En la 16-a jarcento pluraj fortikaĵoj konstruiĝis en la distrikto. En 1774 Seoni iĝis reĝa sidejo. Inter 1818-1947 la britoj regis, dum en 1857 kontraŭbrita ribelo okazis. La distrikto estis formita en 1956 kun la sidejo Seoni.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La distrikto estas agrikultura.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Seoni la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

76% de la populacio estas hinduoj, krome muslimoj 21%, iomete ankaŭ aliaj religioj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Seoni kolegio funkcias (laŭ la foto).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Seoni kuras 6 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj. Ankaŭ estas trairanta fervoja linio. La plej proksima flughaveno funkcias en Nagpur.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Jare pluvas po 1202 mm en Seoni. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musonoj inter junio kaj septembro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 20-32 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
  • proksime nacia parko pri tigroj
  • proksime fortikaĵoj
  • vizitcentro memore al Rudyard Kipling, ĉar li metis la romanan historien en tiun areon, kvankam la areo ne estas fakta pluvarbaro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans