Ĉindvara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Ĉindvara
Larĝa panoramo de Ĉindvara
Ĉindvara
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 480001
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 4′ N, 78° 57′ O (mapo)22.05972222222278.948055555556Koordinatoj: 22° 4′ N, 78° 57′ O (mapo) [+]
Alto 675 m [+]
Areo 110 km² (11 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĉindvara (Madja-Pradeŝo)
Ĉindvara (Madja-Pradeŝo)
DEC
Ĉindvara
Ĉindvara
Situo de Ĉindvara
Ĉindvara (Barato)
Ĉindvara (Barato)
DEC
Ĉindvara
Ĉindvara
Situo de Ĉindvara

Map

vdr

Ĉindvara, laŭ (hindie छिंदवाड़ा) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo originis de arbo simila al daktilopalmo.

Lerneja enirejo en Ĉindvara

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĉindvara havis populacion de 260 575 en 2011. La legopovo estis 89%, kiu estas tre signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉindvara situas en montaro Satpura 675 metrojn super la marnivelo ĉirkaŭita de densa arbaro per varia flaŭro kaj faŭno. Seoni troviĝas 96, Nagpur 101, Betul 107, Itarsi 134, Narmadapuram 145, Ĝabalpur 160, subŝtata ĉefurbo Bopalo 204, Indaur 325, Mumbajo 723, tutlanda ĉefurbo Delhio 752, Kolkato 972 kilometrojn (aere) [1].

Statuo en Ĉindvara

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas legendo pri fondo de Ĉindvara. Dum dominado de la britoj militforto estis postenigita en tiu areo. Granda ribelo okazis en la jaroj 1857 kaj 1858. La municipo estis formita en 1867.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉindvara estas komerca urbo kun signifaj merkatoj, sed oni ofte ligiĝas ankaŭ al la karbominada industrio. La historiaj okupiĝoj ankaŭ nun vivas: prilaboroj de ceramikoj, ledoj, latunoj. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas legomojn (ĉefe terpomojn), tritikojn, kotonojn, sorgojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Ĉindvara la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

81% de la populacio estas hinduoj, krome muslimoj 13%, ĝajnistoj pli ol 3%, kristanoj 1,6%.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Ĉindvara la universitato estis fondita en 2018, kelkaj institutoj jam longe funkcias en la urbego.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo en Ĉindvara

Ĉindvara havas trairan fervojan linion kaj kuras al la urbego 4 ĉefvojoj, respektive 2 flankovojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Nagpur.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Jare pluvas po 1183 mm en Ĉindvara. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musonoj inter junio kaj septembro pli ofte.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Moskeo en Ĉindvara

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Fortikaĵo ĉe Ĉindvara