Sepdekulo (SLT Eklezio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sepdekulo estas sacerdoto en la Melkizedeka Pastreco de La Eklezio de Jesuo Kristo de Lasta-tagaj Sanktuloj (SLT Eklezio). Tradicie, ekleziano postenigita en ĉi tiun sacerdotecan oficon estas "veturanta ministro" kaj "aparta atestanto" de Jesuo Kristo, ŝarĝita per la misio prediki la evangelion al la tuta mondo sub la direkto de la Dekdu Apostoloj. La eklezio instruas, ke la ofico de Sepdek estis pratempe donata al la sepdek disĉiploj menciitaj en la Evangelio laŭ Luko 10:1-2. Multaj unuopuloj tenantaj la oficon de sepdek estas konataj kolektive kiel 'sepdekuloj' - unu tia estas 'Sepdekulo'.