Serĝo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sankta Serĝo la 1-a, latine Sergius , naskiĝis en Panormus, hodiaŭ Palermo, nekonatan daton kaj mortis 701. Li estis papo de 687 ĝis sia morto. La familio de Serĝo venis el Antiokio, Sirio al Palermo antaŭ sia naskiĝo. Kiam papo Konono mortis post mallonga papperiodo septembre 687, Teodoro la 2-a, kiu post la morto de Johano la 5-a jam estis kontraŭpapo, denove pretendis sin papo. La arkidiakono Paskalo ankaŭ fariĝis kontraŭpapo. Teodoro okupis la Bazilikon de Sankta Johano en Laterano kaj Paskalo sieĝis la bazilikon. Ambaŭ akordigis kaj elektis Serĝion papo. Teodoro rezignis la papecon, sed Paskalo iris al Raveno kaj neniam rezignis kaj restis kontraŭpapo.