Shenzhou (kosmoŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Shenzhou)
Kosmoŝipo Shenzhou
Priskribo
Funkcio: Unua homporta kosmoŝipo de Ĉinio.
Ŝipanaro: 3
Dimensioj
Alto: 9,25 m
Diametro: 2,8 m
Volumeno: 14,00 m3
Motoroj
Ĉefa motoro (N2O4/MMH) : 10000 N
Karakteroj
Vivodaŭro: 20 tagoj
Apogeo: 324 km
Perigeo: 196 km
Klinangulo: 42,5 gradoj
Moduloj

Modula desegno de la kosmoŝipo Shenzhou

Shenzhou (IFA: /'ʃɛn'dʒoʊ/[1]/ʃɛn'zu:/; ĉine 神舟,, pinjine Shénzhōu, esperantigite Ŝenĝoŭ) estas la nomo de kosmoveturilo desegnita kaj uzata de Ĉinio por ĝia homa kosmofluga programo. La nomo povas esti tradukita kiel "Dia Veturilo", "Magia Ŝipo". Ĝia desegno elvokas la rusan kosmoŝipon Sojuz, sed ĝi estas pli granda. Krome, male al la kosmoŝipo Sojuz, la orbita modulo de la kosmoŝipo Shenzhou havas sian propran propulsadan, sun-povuman kaj regan sistemojn, kio ebligas aŭtonoman flugadon. La unua homportanta flugo okazis la 15-an de oktobro 2003. Dum marto 2005, asteroido estis nomita 8256 Shenzhou honore al la kosmoveturilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj agadoj de Ĉinio pri homa kosmoflugado komencis dum 1968, kun projektita lanĉo dum 1973.[2] Kvankam Ĉinio lanĉis ne homportan sateliton en 1970 kaj havas viglan nehomportan programon ekde tiam, ĉi tiu provo estis nuligita pro manko de mono kaj politika intereso.

La nuntempa Ĉina programo por homa kosmoflugado komencis la 1-an de aprilo 1992 kiel Projekto 921/1, kaj la laboroj komencis la 1-an de januaro 1993. La origina planado konsistis el tri fazoj:

  • Fazo 1: lanĉo de du ne homportaj versioj de la homporta kosmoŝipo, sekve de la unua ĉina homporta lanĉo dum 2002.
  • Fazo 2: ĝis 2007, serio de flugoj por testi la teknologiojn, fari rendevuojn kaj endokiĝojn ĉe orbito, kaj uzi bazan kosman laboratorion.
  • Fazo 3: konstrui grandan (20 t) kosmostacion dum la periodo 2010-2015, vizitita de la kosmoŝipoj Shenzhou.

La ĉefaj desegnistoj de la kosmoveturilo Shenzhou estas, inter aliaj, Qi Faren kaj Wang Yongzhi.

La unuaj kvar ne homportaj test-flugoj okazis dum 1999, 2001, kaj 2002. Sekvis homportaj flugoj dum 2003, 2005 kaj 2008. Ili estas lanĉitaj per la raketo Longa Marŝo 2F el la kosmocentro ĉe Jiuquan.

La unua ne homporta misio komencis la 9-an de novembro 1999, kaj la nomo Projekto 921/1 estis ŝanĝita al Shenzhou, nomo elektita de Jiang Zemin. Sekvis aliaj tri sukcesaj ne homportaj flugoj.

La kvina lanĉo, Shenzhou 5, estis la unua homporta (Yang Liwei) kaj okazis je la 9:00 (UTC +8) la 15-an de oktobro 2003.

Misioj lanĉitaj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shenzhou pronunciation. Alirita 25 April 2015. angle
  2. Mark Wade (2009) Shuguang 1. Encyclopedia Astronautica. Alirita March 4, 2009.
  3. estos gravaj ŝanĝoj pri flugo de raketo Shenzhou 8 en 2010 (fotoj) (ĉine: 神八2010年首飞 运载火箭将有重大变化(组图)). Novaĵagentejo Fenikso (凤凰资讯) (la 26-an de junio 2008). Alirita la 8-an de julio 2008.
  4. Ĉinio lanĉos pilotatan kosmoŝipon Shenzhou-11. Ĉina Radio Internacia (la 16-an de oktobro 2016). Alirita la 16-an de oktobro 2016.
  • Shenzhou. Alirita la 21-an de julio 2005.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]