Arbaro Sherwood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sherwood Forest)
Arbaro Sherwood
Naturrezervejo
royal forest • arbaro [+]

Koordinatoj53° 12′ 16″ N, 1° 4′ 22″ U (mapo)53.204469444444-1.0727611111111Koordinatoj: 53° 12′ 16″ N, 1° 4′ 22″ U (mapo)
Areo4,23 km² (423 ha) [+]

Arbaro Sherwood (Anglio)
Arbaro Sherwood (Anglio)
DEC
Arbaro Sherwood
Arbaro Sherwood
Map
Arbaro Sherwood
Vikimedia Komunejo:  Sherwood Forest [+]
vdr
Betuloj en Sherwood Forest.
Bonvenon en Sherwood.
Vido de la arbaro nordorienten.

La Arbaro Sherwood aŭ en angla Sherwood Forest estas reĝa arbaro en Nottinghamshire, Anglio, fama pro sia historia asocio kun la legendo de Robin Hood.

La areo estis arbaro ekde la tempoj de la Glaciepoko (kiel estis atestita de polenekzamenoj). Nuntempe, la Sherwood Forest National Nature Reserve enhavas 423.2 hektarojn,[1] aŭ 1,045 akreojn (4.23 km²), ĉirkaŭ la vilaĝo Edwinstowe, ĉe la loko Thoresby Hall.

La arbaro plej ofte asociata kun Sherwood Forest estas aktuale nomata Birklands kaj Bilhaugh. Ĝi estas restaĵo de pli malnova, multe pli granda, reĝa ĉasarbaro, kiu derivis sian nomon el sia statuso kiel shire (aŭ sher) wood de Nottinghamshire, kiu etendiĝis en kelkajn najbarajn graflandoj (shires), borde okcidente laŭlonge de la rivero Erewash kaj de la Arbaro de Orienta Derbyshire. Kiam la Domesday Book estis kompilita en 1086, tiu arbaro kovris eble kvaronon de Nottinghamshire en arbaroj kaj makisoj laŭ la leĝoj de reĝaj arbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sherwood Forest NNR. Natural England. Alirita 17a de Marto 2013.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bankes, Richard. Sherwood Forest in 1609: A Crown Survey (Thoroton Society record series)
  • Conduit, Brian. Exploring Sherwood Forest
  • Fletcher, John. Ornament of Sherwood Forest From Ducal Estate to Public Park
  • Gray, Adrian. Sherwood Forest and the Dukeries (Phillimore) 2008
  • Sherwood Forest and the East Midlands Walks (Jarrold Pathfinder Guides)
  • Innes-Smith, Robert. The Dukeries & Sherwood Forest
  • Ottewell, David. Sherwood Forest in Old Photographs (Britain in Old Photographs)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

53° 12′ 16.09″ N 1° 4′ 21.94″ U / 53.2044694 °N, 1.0727611 °U / 53.2044694; -1.0727611 (mapo)