Sidney Lanier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidney Lanier

Sidney LANIER, naskita en Macon (Georgio, Usono) la 3-an de februaro 1842, mortinta en Lynn (Norda Karolino, Usono) la 7-an de septembro 1881, estis usona poeto kaj muzikisto.

Lanier batalis en la usona enlanda milito; dum sia kaptiteco li suferis tuberkulozon. Pro ties efikoj li mortis multajn jarojn poste, je aĝo de 39 jaroj.

Lago Lanier kaj konteo Lanier en Georgio estis nomitaj laŭ li. En 1972 la usono poŝto dediĉis al li poŝtmarkon.