Sigtuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: Koordinatoj: 59° 37′ 01″ N 17° 43′ 17″ O / 59.61694 °N, 17.72139 °O / 59.61694; 17.72139 (mapo)

Sigtuna estas urbo en la svedia provinco Uppland kaj la gubernio Stockholms län. La urbo situas proksimume 50 kilometrojn nordokcidente de Stokholmo ĉe la fjordo de Sigtuna (Sigtunafjärden), branĉo de la lago Mälaren. Dum la jaro 2004 Sigtuna havis 8.030 enloĝantojn. La urbo situas en la komunumo Sigturna, kiu portas ĝian nomon, sed ne estas la ĉefa loĝloko de la komunumo.

Historio

urbodomo

Sigtuna konsideriĝas la plej malnova urbo de Svedio. Arkeologiaj trovoj atestas, ke ĝi fondiĝis ĉirkaŭ la jaro 980 fare de la sveda reĝo Erik la 8-a (Erik Segersäll). Sub la reĝo Olof Skötkonung kaj ties filo Anund Jakob inter la jaroj 995 kaj 1030 en la urbo produktiĝis la unuaj moneroj de Svedio. Tiuepoke Sigtuna estis la centro de kreskanta, regione potenca ŝtato. Meze de la 11-a jarcento Sigtuna iĝis sidejo de episkopo kaj ekkonstruiĝis katedralo. Baldaŭ la urbo havis sep preĝejojn, kaj dum 1247 inaŭguriĝis dominikana monaĥejo.

Meze de la 12-a jarcento tamen la episkopa sidejo translokiĝis al Upsalo. Tamen Sigtuna restis grava urbo ĝis la fino de la 13-a jarcento. Fine de la mezepoko tamen ĉiam pligraviĝis la urboj Upsalo kaj Stokholmo - kaj Sigtuna perdis gravecon.

Kiam Svedio dum la 16-a jarcento iĝis protestanta, la monaĥejo malkonstruiĝis kaj el la preĝejoj flegiĝis nur unu, tial ke la aliaj ses laŭgrade disfalis. La nombro de enloĝantoj tre malkreskis kaj ankaŭ la aliaj urbaj konstruaĵoj ekdisfalis. Dum la 19-a jarcento la urbo en la literaturo priskribiĝis kiel eta, preskaŭ senhoma loko kun romantikaj, superkreskitaj ruinoj.

Nur komence de la 20-a jarcento la urbo reekvivis, kaj iĝis lerneja kaj konferenca urbo. Ankaŭ la turistoj ekmalkovris la urbeton. Kaj la konstruo de la proksima stokholma flughaveno Arlanda kontribuis al la ekonomia pliprosperiĝo.

Aspekto de la hodiaŭa urbo

La ruinoj de Sigtuna komence de la 17-a jarcento. El la kroniko Suecia antiqua et hodierna.

Sigtuna tenis la karakteron de idilia ĝardena urbo, kiun ĝi havis tutkomence de la 20-a jarcento. La urbocentro konsistas el etaj loĝejaj kaj komercaj domoj el ligno, kiuj konstruiĝis dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Okcidente de la urbocentro situas iuj lernejoj konstruitaj laŭ la klasicisma stilo de la jaroj ĉirkaŭ 1920.

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj de la nuntempa urbo Sigtuna estas