Sigutis Jačėnas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigutis Jačėnas
Persona informo
Naskiĝo la 4-an de marto 1963
en en Kaŭno
Ŝtataneco Litovio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sigutis Jačėnas (naskiĝis la 4-an de marto 1963 en Kaŭno) estas litova aktoro kaj reĝisoro. Kune kun iuj kolegoj, li en 1989 estis la fondinto de la litova teatro Keistuolių Teatras ("teatro de stranguloj" aŭ "teatro de ekscentruloj"). Krome li estas fondinto kaj gvidanto de la vilna teatro Vieno aktoriaus teatras, estas inicianto de kulturaj projektoj, publika legisto, kantaŭtoro, prezentisto de televidaj kaj radiofoniaj programoj, kunmetinto de la kompaktdiska kolekto „Lietuvos aktorių balsai“ ("voĉoj de litovaj aktoroj"), eldonisto kaj filma produktisto.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1970 kaj 1980 li estis lernanto en la 27-a elementa kaj mezlernejo de Kaŭno, finante la 10-an klason. De 1980 ĝis 1982 li studis soloan kantadon en la Supera Muzika Lernejo J. Gruodis kaj paralele inter 1981 kaj 1982 en vespera lernejo finis la 11-an klason. Inter la jaroj 1982 kaj 1986 li studis aktoradon kaj reĝisoradon ĉe la korusa kaj teatroarta fakultato de la nacia konservatorio Lietuvos muzikos ir teatro akademija. Krome, inter la jaroj 2006 kaj 2008 li magistre studis reĝisoradon en la universitato de Klaipėda.

Notoj[redakti | redakti fonton]