Sima Samar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sima Samar
Persona informo
Naskonomo سیما سمر
Naskiĝo 3-an de februaro 1957 (1957-02-03) (67-jaraĝa)
en Jaghori, provinco Gazni, Afganio
Ŝtataneco Afganio
Alma mater Kabula Universitato
Okupo
Okupo politikistokuracisto • homrajta aktivulo
vdr

Sima Samar - darie سیما سمر, naskiĝis la 3-an de februaro 1957 - estas politikistino, kuracistino kaj homrajta aktivulino en Afganio. Ŝi funkciis kiel ministro de Virinaj Aferoj de Afganio de decembro 2001 ĝis 2003. Ŝi estas la antaŭa Prezidanto de la Afgania Sendependa Homrajta Komisiono kaj, de 2005 ĝis 2009, speciala raportisto de la Unuiĝintaj Nacioj pri la situacio de homaj rajtoj en Sudano. Ekde 2011, ŝi estis parto de la tiam fondita politika partio Vero kaj Justeco, darie nomata حزب حق و عدالت, paŝtune د حق او عدالت گوند. En 2012 al ŝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.