Simeria
Simeria (hungare Piskitelep [piŝkitelep], Piski [piŝki]) estas urbo en Rumanio, sur la bordo de la rivero Mureş, sudoriente de Deva. Administre apartenas al ĝi Bârcea Mare, Biscaria kaj Sântandrei.
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1880. En 1910 ĝi havis 3099 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 11946 (rumanoj, 4% hungaroj).
Historio
Ĝi estas fervoja nodo (Arad-Alba Iulia; Hunedoara-Petroşani). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Hunyad). La nuntempa Simeria estiĝis fare de unuiĝo kun Simeria Veche, Uroi, Cărpiniş (Hunedoara) Săuleşti, Biscaria.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Famaj loĝantoj
- Ibolya B. Kőrössy (n. 23-a de marto 1928): tekstilartistino.
- György Bánfyy, grafo (24-a de decembro 1746 – Kolozsvár, 5-a de julio 1822): gubernatoro de Transilvanio
- Ábrahám Barcsay (2-a de februaro 1742 - Csóra, 3-a de marto 1806): poeto, korpgardistoficiro.
- László Barcsai (?, 1772 – Piski, 5-a de septembro 1814): subprefekto de departamento Hunyad, poste ĉefjuĝisto
- Ilona Dajbukát (14-a de novembro 1892 – Budapest, 22-a de januaro 1976): aktorino, laŭreatino de titolo meritartisto (1964).
- Dan Bimbea (*29-a de januaro 1941): pentristo.
- Bujor Dânşorean (14-a de januaro 1939): muzikkritikisto, muzikologo.
- Béla Fáy: grandbienulo, la iama posedanto de la loka kastelo
- Ferenc Feketehalmy-Czeydner (Piski, 22-a de novembro 1890 – Zsablya, 5-a de novembro 1946): oficiro, militkrimulo.
- Adriana Grand (n. 28-a de januaro 1960): grafikistino, scenej- kaj kostumdizajnistino
- Ferenc Ottrok (1911-1972): operkantisto.
- Károly Szász (28-a de aprilo 1915 - Târgu Mureș, 16-a de aŭgusto 1989) muzikologo, primuzika verkisto
- Margit Timkó (1906-1988): pianistino.
- Sigismund Toduţă (17-a de majo 1908 - Kluĵo, 4-a de julio 1991): komponisto.
- Zoltan Terner (n. 13-a de septembro 1932): filmreĝisoro, poeto, eseisto[1][2]