Sinatra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sinatra (filmo))
Sinatra
filmo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1988
Ĝenro filma dramo
Kameraado Carlos Suárez
Reĝisoro(j) Francesc Betriu
Scenaro Francesc Betriu
Rolantoj Alfredo Landa • Ana Obregón • Maribel Verdú • Mercedes Sampietro • Silvia Solar • Manuel Alexandre • Queta Claver • Julia Martínez • Antonio Molino Rojo • Carlos Lucena
IMDb
vdr

Sinatra estas hispana filmo de 1988 reĝisorita de Francesc Betriu kun ĉefaktoroj Alfredo Landa, Ana Obregón kaj Maribel Verdú. La scenaro oni bazis sur la romano Sinatra: Novela urbana de la argentina verkisto Raúl Núñez, publikigita en 1984.​ Ĝi ricevis diversajn premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Antonio Castro ‘Sinatra’ ludas en Barcelono kiel imitisto de Frank Sinatra. Lia edzino abandonas lin kaj deprimita li vagadas kiel “strangulo en la nokto” kaj finloĝas en pensiono de la malaltklasa kvartalo Barrio Chino (ĉina kvartalo). Post iom da tempo kaj ne pagipova li ricevas proponon de la posedanto de la pensiono por labori kiel nokta pordisto. Unu nokton, li legas en revuo anoncon de klubo de amikeco per korespondado kaj lia vivo ekkomplikiĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Alfredo Landa kiel Sinatra.
  • Ana Obregón kiel Isabel.
  • Maribel Verdú kiel Natalia.
  • Mercedes Sampietro kiel la edzino de Sinatra.
  • Manuel Alexandre kiel Manolo.
  • Julia Martínez kiel sinjorino Hortensia.
  • Luis Ciges kiel Lagarto.
  • Queta Claver kiel Clementina.