Sion (elektra aŭtomobilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sion
Blanka prototipo
Blanka prototipo
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Sono Motors (Germanio)
Motoro kaj transmisio
Motoro Trifaza nesinkrona elektromotoro (80 kW = 109 ĈP).
Pezo kaj povumo
Pezo 1 400 kg
Dimensioj
Longeco 4 110 mm
Larĝeco 1 790 mm
Alteco 1 680 mm
vdr

La Sion estas de la germana firmao Sono Motors anoncita tute elektra aŭtomobilo, kiu povas esti ŝargata tiel per la elektroreto, kiel per la en la karoserio integritaj sunĉeloj.

La fondintoj de Sono Motors laboris ekde 2012 je la realigo de la Sono Sion. En 2016 kaj 2017 oni kolektis per du amasfinancado-kampanjoj pli ol du milionojn da eŭroj por la disvolviĝo.

En julio 2016 oni prezentis komputilsimulaĵojn de la veturilo.

Ekde aŭgusto 2017 estas du, ĉe Roding Automobile konstruitaj, funkciaj prototipoj, de kiuj la formo kaj funkcioj grandparte alproksimiĝus la finfinan produkton. Ĝis la definitiva transdono de la formplano, la materialo kaj fina prilaborado ankoraŭ estos optimumigitaj. La spertoj dum la testveturoj en dekdu eŭropaj urboj (de aŭgusto 2017 ĝis oktobro 2017) estas uzataj por la plua disvolviĝo de la fina veturilo.

Flankvido de la nigra prototipo je la 13-a de oktobro 2017
Interno de la prototipo je la 26-a de aŭgusto 2017