Skatolo de Pandora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pandora (bildita de Jules Joseph Lefebvre, 1882)

Skatolo de Pandora estas flugilhava esprimo por signifi ke la donaco entenas kaj disvastigas malfeliĉaĵojn spite de ĝia brilo. Laŭ la greka mitologio Pandora (= Ĉiuj donacoj) estis la unua virino sur la tero, belulino, kreita de Hefesto kaj Atena laŭ ordono de Zeŭso kiu tiel volis per ŝi puni kontraŭ la viroj kiuj jam profitis je la fajro rabita el la ĉielo per la giganto Prometeo. Ŝi sukcesis akceptiĝi kiel edzino de Epimeteo, frato de Prometeo. Al ŝi Zeŭso donacis skatolon, en kiu estas fermitaj ĉiuj malbonoj kaj plagoj. Ignorante la malpermeson ĝin malfermi, ŝi stulte aŭdacis malfermi la skatolon kaj tuj el ĝi erupciis sur la teron la malbonoj kaj plagoj en ĝi fermitaj. Tiel la esprimo la skatolo de Pandora fariĝis en la Okcidento simbolo de fonto de malfeliĉo sub vesto de donaco.

Marĝene, oni komparu tiun miton kun la biblia rakontaĵo, mite esprimita, pri la kreo de la unua virino kaj pri ŝia falo en la peko ruiniganta eĉ ŝian edzon. La biblia virino ne estis kreita por puni, sed por feliĉigi; kaj eĉ ŝi estas “tute bona” ĉar la kreinto, kontemplante siajn vir-virinan kreaĵon, benis la unuiĝon de la du (Gn 1, 27-31). Krome, Dio kreis la paron laŭ sia samdigna bildo (Gn. 1,27). Tamen laŭ la biblia rakonto rezultis same kiel ĉe Pandora: la virino alportis ĉiajn malbonaĵojn porĉiame al la mondo.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]