Socia bonfarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La socia bonfarto estas kondiĉo indikata observante la faktorojn kiuj partoprenas en la vivkvalito de la personoj en socio kaj kiuj faras, ke ilia ekzistado havu kaj ĝuu ĉiujn elementojn kiuj rezultas en la persona aŭ socia kontentigo.

La socia bonfarto estas kondiĉo neobservebla rekte, sed el formuloj pri kiel ĝi estu komprenata kaj komparata el iu tempo kaj spaco al alia. Eĉ tiel, la socia bonfarto, kiel abstrakta koncepto, posedas gravan ŝarĝon de subjektiveco propra de la individua persono, sed ĝi aperas ankaŭ rilata kun kelkaj objektivaj ekonomiaj faktoroj. El socia bonfarto ne necese dependas de kolektivismo. La koncepto de socia bonfarto ofte estas konfuzata kun tiu de la vivkvalito kaj, tamen estas diferencaj. Ambaŭ konceptoj estas derivataj de la diversaj teorioj pri la bonfarto, sed laŭ la tempopaso ili diferenciĝis; tiel, dum la vivkvalito orientiĝis al psikosociaj komponantoj, la socia bonfarto anstataŭe orientiĝis al la materiaj aspektoj.

Estas tre diversaj indicoj kiuj estis proponitaj kiel mezuriloj por la nivelo de la socia bonfarto, inter kiuj elstaras ekonomiaj pritaksoj kiel la porpersona enspezo, la vivodaŭro, la enspezodistribuado ktp., sed ankaŭ alitipaj, kiel la indico de homa disvolviĝo, la progreso, la feliĉo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]