Sokol-movado
Sokol (ĉeĥe: falko) estas movado en Ĉeĥio (kaj en aliaj slavaj regionoj), kiu celas korpan ekzercadon per gimnastiko. Samtempe ĝi celis altigi la nacian konscion de siaj membroj.
Sokol estis fondita en Ĉeĥio je la 16-a de februaro 1862 de Miroslav Tyrš kaj Jindřich Fügner, kiu estis ĝia unua prezidanto. Tiam Ĉeĥio estis parto de la regno Aŭstria-Hungaria. La movado ne koncentriĝis nur al sporto, sed aranĝis ankaŭ konferencojn, instalis bibliotekojn kaj eldonis revuon.