Kun malfermo (spano) de 220 m, la Solkan-ponto (sloveneSolkanski most, italePonte di Salcano) super la rivero Soĉa en Solkan ĉe Nova Gorica en Slovenio, estas arkoponto (laŭ fervoja terminaro ĝi estas viadukto) kaj la dua plej granda ŝtonponto en la mondo kaj la plej longa fervoja ŝtonponto. Ĝi estis kompletita en 1905. Ties arko de 85 m, kiu estis konstruita el ĉirkaŭ 5 000 tunoj de ŝtonblokoj en ĝuste 18 tagoj, estas la duaj plej granda ŝtonarko en la mondo, superpasita nur de Friedensbrücke (Syratalviadukt) en Plauen, kaj la plej granda fervoja ŝtonarko. La arko de Friedensbrücke, kiu estis konstruita en la sama jaro, havas spanon de 90 m kaj trapasas la valon de la rivero Syrabach. La diferenco inter ambaŭ estas ke la Solkana Ponto estis konstruita el ŝtonblokoj, dum la Friedensbrücke estis konstruita el miksaĵo de pistita ŝtono kaj cementa mortero.[1]
Gorazd Humar: Kamniti velikan na Soči. Branko, Nova Gorica 1996, ISBN 961-6079-30-1.
Gorazd Humar, Bogdan Kladnik: Slovenski Mostovi: Bridges of Slovenia. Teil 2: Štajerska, Dolenjska, Gorenjska, Prekmurje. Zaklad, Ljubljana 2002, ISBN 961-6266-12-8.