Sos del Rey Católico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stratangulo de Sos del Rey Católico

Sos del Rey Católico (en aragona Sos d'o Rei Catolico) (Sos de la Katolika Reĝo) estas la plej norda municipo de la komarko de Cinco Villas, situa nordokcidente de la provinco de Zaragozo, regiono de Aragono, (Hispanio). La municipo estas komponita de kvin setlejoj nome Sos del Rey Católico, Barués, Campo Real, Mamillas kaj Sofuentes.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Mezepoko pro ties situo sur altaĵo ĝi estis fortikaĵo grava por la Reconquista kaj poste pro ties situo en la landlimo kun araboj.

En 1044 estis aneksiigita de Ramiro la 1-a al la Regno de Aragono.

En 1452, dum la Milito de Navaro la reĝino Isabel la 1-a de Kastilio translokiĝis al la tiame nomita nur "Sos", kie ŝi naskis la infanton Fernando, kiu poste iĝos Fernando la Katolika. Tiu nasko aldonis la finaĵon de "del Rey Católico" al la nomo de la vilaĝo.[1]

En 1711 ĝi estis nomumita ĉefurbo de la komarko Cinco Villas.

La historia vilaĝo estas bone konservita kaj deklarita Historia kaj Arta Setleĵo el 1968. La bonega konservado de la domaro kaj strataro interesigas la promenadon kaj vizitadon de ĉefe la muregojn, preĝejojn, Placon kaj Palacon de Sada, kie naskiĝis la estonta reĝo Fernando la Katolika en 1452.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alberto, Rosa y Javier, Sos del Rey Católico, http://www.hernandezrabal.com/espana/aragon/zaragoza/sosreycatolico.htm