Soyons libres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soyons libres
partio
Lando  Francio
Prezidanto Valérie Pécresse
Fondiĝo 5-a de junio 2019
Ĉefa sidejo Parizo
Koloro(j)                blua, blanka, ruĝa
Ideologio Gaŭlismo, Liberal-konservativismo, Ekonomia liberalismo, Poreŭropismo
Junulara organizaĵo Les Jeunes avec Valérie
Retejo https://www.soyonslibres.fr/
vdr

Soyons libres (esperante Ni estu liberaj), ankaŭ nomita Libres!, estas franca liberal-konservativa kaj poreŭropa politika partio, vicigita de dekstre-centra al dekstra sur la politika spektro kaj aligita al Les Républicains (LR).

La movado estis fondita de Valérie Pécresse post la fiasko de Les Républicains (LR) en la Prezidanta baloto kaj la leĝdonaj elektoj de 2017, por eviti fuĝon de balotantoj de dekstro al Emmanuel Macron kaj Marine Le Pen. Libres ! advokatas la revenon al la valoroj de Union pour un mouvement populaire (UMP). Disiĝo okazis post la Eŭropaj balotoj de 2019, post la foriro de Valérie Pécresse el LR kaj la transformo de "Soyons libres" en politikan partion.

Tamen, la partio denove aliĝis al Les Républicains en 2021, kun la realiĝo de Valérie Pécresse kaj de la ĉefaj elektitaj membroj de la grupo kun Les Républicains. La saman jaron, la sekcio «teamo» de la retejo de Libre, kie la nomoj de la partiestroj estis listigitaj, estis forigita[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Equipe dirigeante de Soyons Libres !. soyonslibres.fr. Arkivita el la originalo je 2021-07-26. Alirita 2022-03-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]