Spagetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spagetomanĝantoj, ĝenrisma foto el Napolo, antaŭ 1886
kuiritaj Spagetoj (sen aldonaĵo)
Kun aldono de tomatosaŭco kaj raspita fromaĝo
Industriaj

Spagetoj estas nudeloj el durum-tritiko kiuj havas rondan transversan sekcon, diametron de ĉirkau 2mm kaj longon de cirkaŭ 30cm.

La nomo spagetoj (ital. Spaghetti, de: spago = ŝnuro, malgrandiga formo: spaghetto, pluralo: spaghetti) kaj la manĝaĵo mem devenas de Italio.

Ne disrompu spagetojn antaŭ la kuirado. En Italio oni kutime miksas la spagetojn kun la saŭco jam antaŭ surtabligi ilin, plej ofte en la pato en kiu oni ankaŭ preparis la saŭcon.

La kutima maniero manĝi spagetojn estas survolvi ilin sur la forkon ĉe la interna rando de la telero, sed estas ankaŭ eble helpe uzi kuleron, kvankam kelkaj italoj ne estimas tion. Distranĉi la spagetojn per tranĉilo ne estas rigardata kiel bona ĉetabla konduto, krom se oni faras tion por la infanoj.

Vidu ankaŭ