Fluganta Spagetmonstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo de la Fluganta Spagetmonstro donanta la 8 ‹Mi Vere Preferus Ke Vi Ne Faras›‐ojn al Ŝipestro Mosey, far Osado

La Fluganta Spagetmonstro estas la Dio de la religio nomata "flugantspagetmonstrismo" aŭ "pastafarismo" (Flying Spaghetti MonsterismPastafarianism angle). Bobby Henderson komencis la flugantspagetmonstrismon interrete kiel religian satiron, ĉar regiona estraro de edukado en Kansaso (usona ŝtato) decidis, ke dum la leciono pri biologio, la teorion de evoluado oni instruu nur kune kun tiu de "inteligenta dezajno". Pro tio Henderson sendis oficialan leteron al la Kansasa Komitato de Edukado. En la letero li skribis, ke ankaŭ la Fluganta Spagetmonstro devos esti instruata en la lernejo. Li ankaŭ "pruvis" en la letero, ke la Fluganta Spagetmonstro estas almenaŭ tiel bona teorio pri la komenco de la universo kiel tiu de inteligenta dezajno.

Esence, la "pruvoj" de Henderson paralelas kaj tiel celas moki la argumentojn de la proparolantoj de inteligenta dezajno kaj kreitismo.

Historio de la religio[redakti | redakti fonton]

En junio de 2005, Bobby Henderson sendis publikan leteron al la Komitato de Edukado de Kansaso, responde al la decido de tiu komitato aldoni edukadan tempon pri inteligenta dezajno egalan al la daŭro de la teorio de la evoluado de natura elektado dum biologiaj kursoj. Li petis ke tiuj teorioj pri la Fluganta Spagetmonstro ricevu saman daŭron de lerneja tempo kiel aliaj. Iom da tempo poste, li ricevis dankemajn respondojn [1] de tri membroj de la komitato, kaj ankaŭ de kvara mesaĝon de antaŭgardo (« Moko pri Dio estas grava ofendo »).

La venontajn monatojn, la vizita nombro en la ttt-ejo de Henderson konstante plimultiĝis. La populareco de la retpaĝaro multe pli altiĝis aŭguste, kiam la historio de la Fluganta Spagetmonstro estis menciita en diversaj blogoj kaj retpaĝaroj pri aktualaĵoj kiel Fark.com. Kutimaj amaskomunikiloj sekvis. Tiu ismo ankaŭ ricevis subtenon de kelkaj universitatuloj, interalie la antropologo pri religioj Susan Johnston, kiu precizigis la ecojn de la monstro, samtempe malino kaj ino, « kun alaĵoj nudelecaj kaj du buletoj da viando kiuj reprezentas klare la mamojn de la granda patrina diino. »

Henderson notas en sia retpaĝo ke la prezidento de Usono, George W. Bush kaj la senatano Bill Frist publike subtenis la instruadon de la teorioj ne-evoluadajn [2] kaj konkludas ke do ili subtenas la instruadon de la religio de la Fluganta Spagetmonstro.

Fluganta Spageta Monstro.

Kredoj de la religio[redakti | redakti fonton]

Praktikoj de la religio[redakti | redakti fonton]

  • Preĝoj finiĝu per la vorto ramen' anstataŭ amen.
  • Flugantspagetmonstrismanoj portu la kostumojn de piratoj.
  • Ne timiĝu pro la nombro: 0 9 F 9 1 1 0 2 9 D 7 4 E 3 5 B D 8 4 1 5 6 C 5 6 3 5 6 8 8 C 0.

La Sola Vera Monstro[redakti | redakti fonton]

Informoj el la artikolo Flying Spaghetti Monster (anglalingve) en Uncyclopedia ("Senciklopedio").

La Fluganta Spagetmonstro aspektas kiel spageto kun du viandaj buloj. Bildoj, kiuj montras la kreadon de la universo, montras plejparte la Monstron mem kaj monton kun arboj kaj nano. (Tiujn ŝajne kreis Lo).

Avantaĝoj de aliĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ flugantspagetmonstrismanoj la avantaĝoj de aliĝo al la religio estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.venganza.org/response.htm
  2. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Anglalingve

La Fluganta Spageta Monstro en la novaĵoj[redakti | redakti fonton]

anglaj artikoloj
germanaj artikoloj