Rastafaria movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La malnova flago de Etiopio estas unu el la simboloj de Rastafaria movado
Rastulo en Barbado portantas la rastan ĉapelon en la tipaj nigraj, ruĝaj, verdaj kaj flavaj koloroj kun kanabinsigno super insigno prezentanta Haile Selassie, eksa Imperiestro de Etiopio.

Rastafaria movado estas religia movado kiu komenciĝis en Jamajko en la fruaj 1930-aj jaroj el Bibliaj profetaj diraĵoj, nigrulaj sociaj kaj politikaj streboj kaj la instruoj de la jamajka publikigisto kaj organizanto Marcus Garvey, la supozita iniciinto. Estis ĉirkaŭ 1 000 000 Rastafarianoj tutmonde en 2000. Oni taksas ke sesdek elcentoj da Jamajkanoj konsideras sin rastafarianoj. Rastafaria komencis ĉe laborklasaj nigruloj en Jamajko, sed jam disvastiĝis tra multe da la mondo per enmigrado. Do Rastafarianismon oni povas klasi kun religioj de Amerikaj negroj. Mezklasanoj, blankuloj, azianoj, kaj araboj estas nun minoritatoj en la religio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kredantoj de Rastafarianismo, konata anglalingve kiel RastafariansRastas, kredas ke la iama reĝo de Etiopio Haile Selassie (ankaŭ nomita Ras Tafari) restas vivanta mesio kiu kondukos la afrikanidan popolon de la mondo en promesitan landon plenan je liberigo kaj dia justeco.

Rastafaria estas abrahama religio. Rastafarianoj kredas ke ili, kaj la cetero de la nigrula raso, estas idoj de Reĝo Davido. En la 10a jarcento, Etiopio estis fondita de Meneliko la 1-a, la filo de Solomono kaj la Reĝino de Ŝeba, kiu estis vizitinta Solomonon en Izraelo. 1-a libro de la Reĝoj 10:13 tekstas "Kaj la reĝo Salomono donis al la reĝino de Ŝeba ĉion, kion ŝi deziris kaj kion ŝi petis, krom tio, kion li donis al ŝi el la mano de la reĝo Salomono mem. Kaj ŝi foriris returne en sian landon, ŝi kaj ŝiaj servantoj." Rastafarianoj interpretas ĉion ke signifas ke ŝi gravediĝis je lia ido. Ke judoj jam loĝis en Etiopio dum jarcentoj, apartigita de la resto de judismo pro islama kontrolo de la Mez-Oriento kaj norda Afriko, estas nediskutata; ilia religia komunumo nomiĝas nomiĝas Beta Israel; la ekzisto de etiopiaj judoj donis kredeblecon kaj pelon al frua rastafarianismo, ĉar ĝi ŝajnis validigi la kredon ke Etiopio estas Ciono. Iuj rastafarianoj elektis kategoriigi sian religion Ortodoksa Kristanismo, Protestantismo, aŭ Judismo. De tiuj, la ligoj al Ortodoksaj eklezioj estas plej disvastigitaj, kvankam la patriarkoj ne agnoskas rastafarianismon. Ankaŭ, praformoj de rastafarianismo, kristanaj sektoj fonditaj de Marcus Garvey, estis komence neita de la Orienta Ortodoksa eklezio, kaj iuj trovis hejmon kiel American Catholics, grupo de kristanoj kiuj sekvas la plejparton de romkatolikaj kredoj, sed kiuj ne akceptas la aŭtoritaton de Romo. Por eĉ pli konfuzi la problemon pri en kiun kategorion meti rastafarianismo, unu speco de rastafarianaj reliĝiaj aranĝoj ('"reasonings"') estas similaj je kelkaj detaloj al judaj diservoj, kaj eble devenis de afrikidaj sklavoj kiuj konvertis al judismo kaj eskapis al Jamajko. Iuj fruaj elementoj de rastafarianismo estas parencaj al indiĝenaj religioj de la Karibaj insuloj kaj Afriko, kvankam ĉi tiuj estis plejparte forigitiaj de la Nyabinghi warriors, sindediĉaj rastafarianoj kiuj kontraŭstaris la fiigan potencon de la tradicianoj kaj paganismo. Rastafarianoj kredas ke Jah aperis per kvar avataroj. Moseo, Elija, Jesuo Kristo kaj fine Haile Selassie, la plejalta enkorpiĝo de Jah, estas ĉiuj savantoj. Multaj ankaŭ kredas ke la dio de la blankula raso estas fakte Satano.

kanabo

Rastafarianoj ĝenerale kredas ke la fumado de kanabo ("ganja") estas permesata en la Biblio kaj estas helpilo por meditado kaj religia pensado. Dredlokoj estas ankaŭ ligitaj al la movado, kvankam ĝi ne estas universala (ekskluziva) al la kredantoj. La koloroj ruĝa, verda, kaj ora, uzataj en la flagoj de Etiopio kaj postaj regnoj de Afriko, estas sanktaj al la religio Rastafarianismo, kaj estas ofte videblaj sur vestaĵoj kaj dekoraĵoj. Ruĝa estas simbolo de la sango de martiroj. Verda estas simbolo de la plantoj de Ciono (t.e. Etiopio, vidu sube). Oro estas simbolo de la riĉeco kaj prosperado kiun ofertas Afriko. La leono estas ankaŭ grava simbolo de Rastafarianismo, kaj simbolas virecon, la Imperiestron Haile Selassie, aŭ Jah (Dion) mem.

rastafariano kun tipaj feltbukloj

Feltbukloj estas grava parto de la religio rastafarianismo pro Levidoj 21:5 ("Ili ne faru al si senharaĵojn sur la kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entranĉojn."). La frizstilo modiĝis parte por kontrastigi la harojn de nigruloj kun la rektaj haroj de blankuloj. Dredlokoj ankaŭ simbolas la Leonon de Judah kaj ribeleon kontraŭ Babilono. En Usono, kelkaj publikaj lernejoj kaj laborejoj jam malgajnis jurprocezojn post malpermesi dredlokojn. La ĉeno de manĝaĵovendejoj Safeway estas frua ekzemplo, kaj la venko de ok infanoj de Luiziano en jurprocezo kontraŭ sia lernejo estas tre grava atingo por la rajtoj de rastafarianoj. Tamen, la tiama Ĝenerala Advokato de Usono, Janet Reno, deklaris ke pro leĝoj kontraŭ drogoj rastafarianoj ne havas la religian rajton fumi kanabon.

Gravaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

  • "Babilono" estas grava termino de rastafarianismo, kaj temas pri la blankula patriarkio kiu jam subpremas la nigrulan rason dum jarcentoj per ekonomia kaj fizika sklaveco. Rastafarianismo estas malobeo al Babilono. "Zion" ("Ciono") temas pri aŭ la ĉielo aŭ Etiopio.
  • "I and I" ("Mi kaj mi") estas komplika termino, kaj temas pri la unueco de Jah (Dio) kaj ĉiu homo. Laŭ E. E. Cashmore, fakulo pri rastafarianismo, "I and I" estas esprimo por tutigi la koncepton de unueco, la unueco de du homoj. Do Dio estas ene de ni ĉiuj kaj ni estas fakte unu popolo. I and I signifas ke Dio estas en ĉiuj homoj. La ligo de Ras Tafari estas la ligo de Dio, de homo. Sed homo mem bezonas estron kaj la estro de homo estas Lia Imperia Majesteco Haile Selassie I de Etiopio." La termino estas ofte uzata anstataŭ de "you and I" ("vi kaj mi") aŭ "we" ("ni") en la angla lingvo de Jamajko, kaj celas diri ke du homoj ambaŭ estas unuigitaj sub la amo de Jah.
  • "I-tal" manĝaĵo ne tuŝis modernajn kemiaĵojn kaj estas servita sen konserviloj, spicaĵoj kaj salo. Alkoholaĵoj, kafo, lakto, kaj teo estas ĝenerale konsiderataj ne "I-tal". La plejparto de rastafarianoj obeas la "I-tal" postulojn ĝenerale, kaj iuj estas vegetaranoj. Eĉ viandomanĝantaj rastafarianoj estas malpermesataj manĝi porkaĵojn, ĉar porkoj estas rabobestoj de la mortintoj, kiel ankaŭ kraboj kaj omaroj, kvankam aliaj specoj de maraj bestoj estas kutima manĝaĵo ĉe rastafarianoj.

Bibliaj versoj kiuj laŭ rastafarianoj permesas uzi kanabon:

  • Eliro 10:12 "... formanĝu ĉiujn herbojn de la tero."
  • Genezo 3:18 "... kaj vi manĝados herbojn de kampo."
  • Sentencoj de Salomono 15:17 "Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, ol grasa bovo, sed kun malamo."
  • La Psalmaro 104:14 "[Dio] kreskigas herbon por la bruto, kaj verdaĵon, kiu servas al la homo."

Restas du specoj de ceremonioj en Rastafarianismo. "Reasoning" estas simpla evento kie rastafarianoj kunvenas, fumas kanabon, kaj diskutas etikajn, sociajn, kaj religiajn aferojn. La honora homo ekbruligonte la kanabon parolas mallongan preĝon, kaj la pipo estas ĉiam ĉirkaŭdonita malhorloĝe. "Binghi" signifas festotagon; oni kredas ke la vorto temas pri antikva, kaj nun malaperintaj, ordeno de militemaj nigruloj kiuj ĵuris detrui subpremojn. Ĉi tiuj festotagoj enhavas multe da dancado, kantado, frandado kaj fumado de kanabo, kaj povas daŭri dum kelkaj tagoj.

Rastafarianoj uzas version de la Biblio kiu nomiĝas Holy Piby kaj kredas ke la pli normaj tradukoj de ĝia enhavo reprezentas fiŝanĝojn fare de la rasisma blankulo regantaro. Rastafarianoj ankaŭ kredas je santa teksto nomita Kebra Negast, sankta libro de Etiopio.

Pri la nomo[redakti | redakti fonton]

La rastafarianoj malŝatas nomi sian movadon "rastafariismo", kvankam tiu vortkonstruo estas gramatike prava en esperanto. Efektive, ĝi entenas "ismo", kiu aludas malsamajn konceptojn kiel Kapitalismo, Komunismo, Kristanismo, ktp.. Tiu vortaro laŭ ili emfazas, kiel en Babilono, la apartigon de popolo en diversaj "skatoloj" aŭ kastoj, tiel estigante baroj inter homoj, kuraĝigante maltoleremon kaj ĉeson de komunikado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Haile Selassie

La nomo Rastafari devenas de Ras (princo en la amhara lingvo) Tafari Makonnen, kies kronado kiel Imperiestro Haile Selassie de Etiopio en 1930 estis interpretita kiel plenumo de la profeta antaŭvido de Marcus Garvey jardekon antaŭe:

"Look to Africa for the crowning of a Black King; he shall be the Redeemer." ("Rigardu al Afriko por la kronado de Nigrula Reĝo, li estos la Elaĉetanto.")

Psalmaro 87:4-6 estas ankoraŭ interpretita antaŭvido de la kronado de Haile Selassie.

"Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babelo, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis. Sed pri Ciono oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas. La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis."

Imperiestro Haile Selassie estis kronita "Reĝo de reĝoj, Sinjoro de sinjoroj, kaj la venkanta leono de la tribo de Judah" kaj rastafarianoj kredas, ke li estas la 225a reĝo en nerompita linio de etiopiaj reĝoj kiuj estas idoj de la Biblia Reĝo Davido.

Marcus Garvey kredis je Tutafrikismo, la kredo ke ĉiuj nigruloj en la tuta mondo devus kunveni fratece kaj repreni la kontinenton Afrikon de la blankulaj koloniaj potencoj. Li varbis la movadon dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, kaj estis aparte sukcesa inter la malaltklasaj nigruloj en Jamajko, ĉefe en kamparaj komunumoj. Haile Selassie ekokupis la tronon de Etiopio en 1930 kaj preskaŭ tuj ekhavis fanatikulojn inter grupo kiu poste nomiĝis rastafarianoj. Rastafarianismo komencis kvaropo de similaj religioj, kunligitaj ĉefe pro ilia respekto je la dieco de Imperiestro Haile Selassie. Ĉar Etiopio estis la sola afrika lando eskapinta koloniismon, kaj Selassie estis la sola nigrula estro akceptata ĉe la reĝoj kaj reĝinoj de Eŭropo, la fruaj rastafarianoj rigardis lin kun granda adoro. Selassie mem neniam diskutis Rastafarianismon.

Unu el la fruaj rastafarianaj predikantoj, Leonard Howell, priskribis ses fundamentajn kredojn de Rastafarianismo:

  1. malamo al la blankula raso;
  2. la supereco de la nigrula raso;
  3. venĝo kontraŭ la blankuloj pro ilia malboneco;
  4. la neado, persekuto, kaj hontigo de la registaraj kaj juĝistaraj instancoj de Jamajko;
  5. pretiĝo por reiri al Afriko;
  6. agnosko ke Imperiestro Haile Selassie I estas la plej supera estaĵo kaj sola reganto de la nigrula popolo.

Post fari ĉi tiujn pretendojn, Howell estis arestita kaj malliberigita por du jaroj pro kalumnii kaj minaci kontraŭ la registaro de Jamajko. Kiam li liberiĝis, li fondis la Komunumon Pinnacle kiu, oni kredas, estas la origino de la religia uzo de kanabo fare rastafarianoj.

Dum la 1930-aj jaroj, ekonomia deprimo suferigis kaj Jamajkon kaj Etiopion. Italio, regita de Benito Mussolini invadis Etiopion en 1935, kio estis unu el la gravaj eventoj antaŭ la Dua mondmilito. Haile Selassie, en ekzilo en Usono, fondis la Etiopian Mondan Federacion por unuigi nigrulan subtenon tutmonde por la sinrego de Etiopio. Post la milito finiĝis, li donacis grandan pecon de tero Shashamane (Etiopio) por ebligi al nigruloj reiri al sia devenlando. En 1941, la Komunumo Pinnacle estis detruita de jamajkaj instancoj. Antaŭ la 1950-aj jaroj, la rastafarianisma mesaĝo de rasa fiero kaj unueco nervozigis la regantan klason de Jamajko, kaj luktoj inter malriĉaj nigrulaj rastafarianoj kaj mezklasaj policistoj estis oftaj. Multaj rastafarianoj estis batitaj, kaj iuj mortigitaj. Aliaj estis hontigitaj per fortranĉo de siaj feltbukloj.

la fama regeisto Bob Marley multe meritis pri diskonigo de rastafaria movado enmonde

La vizito de Haile Selassie al Jamajko en 1966 kaj kunsido kun rastafarianismaj olduloj (malgraŭ lia propra kredo je la Etiopia Ortodoksa Eklezio) donis pli da forto de la movado: lia morto en 1975 okazis paradokse samtempe kiel la plej granda kreskado de rastafarianismo, daŭrigita parte pro la internacia populareco de muziko regeo per kiu rastafarianismo povis esprimiĝi. Pro la vizito de Selassie, la 21a de aprilo estas la festotago Grounation Day. Estis dum ĉi tiu vizito ke Selassie fame diris al la rastafarianismaj olduloj ke ili devus ne elmigri al Etiopio ĝis ili estos liberiginta la popolon de Jamajko.

Walter Rodney, profesoro ĉe la Universitato de Jamajko, fondis la Black Power Movement (Movado por Nigrula Potenco) en 1968. Ĝi kaj rastafarianismo ambaŭ disvastiĝis rapide al diversaj karibaj landoj, i. a. Trinidado kaj Tobago, Dominika Respubliko kaj Grenado.

Rastafariana desegno

La ekstrema rasismo de la originala formo de rastafarianismo jam estis plejparte forigita de la religio. La plejparto de rastafarianoj ne plu kredas je la supereco de la nigrula raso, kvankam multaj estas tutafrikaj naciismanoj. Unu el la du modernaj sektoj, la Dek Du Triboj de Izraelio, jam specife neis ĉiujn specojn de rasismo, kaj deklaris ke la instruoj de la Biblio estas la vojo al spirita liberiĝo por homoj de ajna rasa aŭ etna deveno.

Antaŭ la fino de la 20a jarcento, rastafarianismo malplistriktigis iujn iame striktajn regulojn. Samseksamo, ekzemple, ne plu estas tiel kontraŭstarata kiel iame estis, kaj atakoj kontraŭ samsekamuloj en Jamajko jam malplioftiĝis de la fifamaj altecoj de la 1970-aj jaroj. Ankaŭ, virinoj jam fariĝis pli gravaj en la funkciigo de rastafarianismo. Antaŭe, virinoj ne rajtis kuiri dum menstruado, kaj estis ofte forbaritaj de religiaj kaj sociaj ceremonioj. Je granda grado, al virinoj estas donitaj multe pli da libereco nun kaj ili kontribuas multe al la religio.

Moderna strukturo[redakti | redakti fonton]

Rastafarianismo ne estas organizita religio. La plejparto de rastafarianoj ne pensas sin ano de ajna sekto, kvankam estas du ĉefaj grupoj ene la religio: la Bobos kaj la Dek Du Triboj de Izraelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.