Nevidebla Rozkolora Unukornulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Nevidebla Rozkolora Unukornulo (plie NRU) estas karikaturo (aŭ karikatura figuro) de ateistoj pri la religia konscio de la kredantoj. Tiu satira figuro estas onidire ’’Diino’’ en formo de unukornulo, kiu estas samtempe nevidebla kaj rozkolora.

La plimulto interkonsentas, ke neniu kredas vere je tiu ŝajna diino. Tio (la ŝajna kredo je la unukornulo) disvastiĝis ĉefe ĉe ateistoj por kritiki, primoki la kredon de kredantoj.

La unu skriba mencio pri la Nevidebla Rozkolora Unukornulo aperis ĉe la Usenet-a novaĵgrupo alt.atheism inter 1990 kaj 1992. NRU mondkonatiĝis danke al la interreta kulturo, sed ĉefe ĉe alt.atheism kaj similaj ateismaj retaj novaĵgrupoj.

La supre menciita novaĵgrupo tiel resumas la aferon:

Gravas atentigi la kredantojn, ke ilia kredodiskonigo estas same senkreda kaj senserioza en la okuloj de la ateistoj, kiel la ateista prediko pri la Nevidebla Rozkolora Unukornulo [...]
Tiu ĉi bildo (ne) montras la nevideblan rozkoloran unukornulon

La sekva citaĵo [1] prilumas la esencon de la parodio:

La Nevidebla Rozkolora Unukornulo estas estaĵo, kiu havas grandegan spiritan forton. Ni scias tion, ĉar ĝi kapablas esti samtempe nevidebla kaj rozkolora. Kiel ĉiu religio, la kredo je Nevidebla Rozkolora Unukornulo baziĝas samtempe sur pura menso kaj kreda konscio. Ni kredas, ke ĝi estas rozkolora, kaj ni scias mense, ke ĝi estas nevidebla, ĉar ni ne vidas ĝin.

Oni ofte aludas pri tio, ke la ekziston de Nevidebla Rozkolora Unukornulo oni ne povas pruvi pro ties nevidebleco. Parto de la parodio estas, ke la specifaj ecoj „nevidebleco” kaj „rozkoloreco” estas nelogikaj kaj kontraŭdiraj.

Spite al ĉio, la ’’kredantoj’’ interkonsentas pri kelkaj proprecoj, ĉefe pri humuraj kaj mirfrapaj variantoj.

Oni interkonsentas, ke ĝi ŝatas pli-malpi la ŝinkan kaj ananasan picojn, sed laŭ kelkaj vegetaranoj ĝi estas vegetarana, tiel ĝi preferas la ananasan kaj la fungan picon.

Alia humura aserto estas, ke ĝi kaptas ŝtrumpetojn alimonden, kion pruvas la malapero de tiuj.

Carl Sagan priskribas en sia libro Epokoj kaj demonoj similan ideon: „Fajrokraĉanta drako loĝas en mia garaĝo”. Laŭ la libro, en la garaĝo de la verkisto loĝas senmateria, nevidebla, malvarman flamon kraĉanta drako, kiun oni povas montri per nenia ilo aŭ metodo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]