Specoj de stelamasoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La du specoj de stelamaso (malfermita stelamaso kaj globa stelamaso) estas klasifikataj laŭ du malsamaj sistemoj:

Klasifiko de la malfermitaj stelamasoj[redakti | redakti fonton]

La malfermitaj amasoj estas klasifikataj laŭ la klasifiko de Trumpler; sistemo malvolvita de Robert Trumpler en 1930. Ĝi konsistiĝas el:

  • Romia cifero de I ĝis IV kiu indikas la koncentriĝon: amaso de klaso I estas plej densaj kun centra koncentriĝo. Pli maldensaj amasoj, kun centro malpli neta, havas klason IIIII; kaj IV por la malplej densaj, apenaŭ distingeblaj el la stela fono.
  1. Ĉiuj steloj havas saman magnitudon
  2. La magnitudoj estas regule disdonitaj
  3. La amaso entenas grandan kvanton da malbrilaj steloj
  • Litero, kiu indikas ĉu la amaso estas povra, mezriĉa aŭ riĉa je steloj.
    • p: malpli ol 50 steloj
    • m: inter 50 kaj 100 steloj
    • r: pli ol 100 steloj.

Litero n estas aldonata kiam la stelamaso estas ĉirkaŭigata de nebulozo.

En tiu klasifiko, la amaso Plejadoj, kiu estas densa, kun kelkaj grandaj steloj, sed multe da malgrandaj (pli ol 500) kaj vualita de nebulozo, estas klasigata I 3 r n, dum ke la amaso Hiadoj, pli disigitaj, kun malpli da steloj, estas klasigata II 3 m.

Klasifiko de la globaj stelamasoj[redakti | redakti fonton]

La globaj stelamasoj estas klasifikataj laŭ la klasigo de koncentriĝo de Shapley–Sawyer: skalo laŭ kiu Harlow Shapley kaj Helen Sawyer Hogg klasifikis la globajn stelamasojn inter 1927 kaj 1929.

Tiu skalo en romiaj ciferoj de I al XII, (kvankam oni rajtas uzi la arabajn ciferojn 1 al 12) indikas la koncentriĝon de la centra regiono de la globa stelamaso. Plej densaj stelamasoj (kiel M75) estas de klaso I, kaj plej malkoncentritaj, kiel Palomar 12NGC 4372 estas de klaso XII.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]