Spina nervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Spina nervo (latine nervus spinalis) estas nervo fontanta en la mjelo, do el la regiono de la spino respektive vertebraro. La spinaj nervoj apartenas al la periferia nerva sistemo. Inter du vertebroj po unu paro de spinaj nervoj forlasas la vertebran kanalon.

Partoj de spina nervo[redakti | redakti fonton]

strukturoj de la griza substanco
1 antaŭa korno (cornu anterius)
2 malantaŭa korno (cornu posterius)
3 griza ĉizaĵo (commisura grisea)
strukturoj de la blanka substanco
4 antaŭa nervaro (funiculus anterior)
5 flanka nervaro (funiculus laterialis)
6 malantaŭa nervaro (funiculus posterior)
7 ĉizaĵo blanka antaŭa (commisura alba anterior)
8 fendo meza antaŭa (fissura mediana anterior)
9 sulko meza malantaŭa (sulcus medianus posterior)
aliaj strukturoj
10 kanalo centra (canalis centralis)
11 radiko antaŭa (radix anterior)
12 radiko malantaŭa (radix posterior)
13 ganglio de sentaj spinaj nervoj (ganglion sensorium nervi spinalis)

Spinaj nervoj konsistas el po unu nerva radiko ("aksono") motora, do transportanta signalojn de la cerbo al la korpa periferio, kaj senta, do transportanta signalojn de la korpa periferio al la cerbo. La radikoj forlasas la mjelon en diversaj lokoj kaj ene de la vertebra kanalo ankoraŭ situas dise. La ĉelkorpoj (perikarionoj) de la sentaj nervoj, apartenantaj al la centra nerva sistemo, ankaŭ nomatas "gangliaj ĉeloj", tiuj de la motoraj nervoj ankaŭ "motoneŭronoj". Nur la unua spina nervo, kiu eliras la vertebran kanalon inter la okcipita osto de la kranio kaj la plej supra kola vertebro, nomata "atlaso", ne havas kaj motorajn kaj sentajn nervoradikojn, sed nur motorajn.

La sentaj nervoradikoj kondukas signalojn pri la perceptoj de la periferiaj ricevantoj (receptoroj) al la mjelo. La ĉelkorpoj situas en la "spinaj ganglioj", kiuj situas en kanalo po inter du vertebroj. La nervaj aksonoj ĉe homoj per la "radiko malantaŭa" (latine radix posterior, ĉe bestoj "radiko dorsa", do latine radix dorsalis) kondukiĝas en la grizan substancon de la mjelo aŭ pere de la blanka substanco en la cerbon, kie la signaloj prilaboriĝas. La al la muskoloj kondukiĝantaj motoraj aksonoj estas partoj de la motoneŭronoj. Ties ĉelkorpoj situas en la griza substanco de la mjelo, kaj ĉiuj tiuj motoraj ĉelkorpoj tra la tuta longo de la mjelo konsistigas tiel nomatan "kolumnon de motoraj kernoj". La aksonoj de sama ĉelkorpo povas forlasi la vertebran kanalon per diversaj nervaj radikoj. En ĉiu parto de la "kolumno" aksonoj per la radiko antaŭa (latine radix anterior respektive ĉe bestoj ventralis) forlasas la mjelon kaj per la paralelaj nervaj radikoj unuiĝas al komuna trunko de spina nervo (latine truncus nervi spinalis).

En la brusta kaj lumpa parto de la mjelo ankaŭ ekzistas simpatikaj radikoĉeloj. Ili situas en parto de la griza substanco latine nomata nucleus intermediolateralis ("nukleo intermezaflanka") kaj ankaŭ eniras la trunkon de spina nervo. Per blanka komunika branĉo (ramus communicans albus) ili atingas ganglion en la "simpatika trunko" (truncus sympathicus), kie la signaloj transiras al dua neŭrono. Per griza komunika branĉo (ramus communicans griseus) tiam parto de la aksonoj plukondukiĝas al la komuna trunko de spina nervo.

En la kokciga parto de la mjelo ekzistas parasimpatikaj radikoĉeloj. Ili same kondukiĝas al la komuna trunko de spina nervo kaj transportas parasimpatikajn signalojn al la organoj de la suba ventra kaj pelva regionoj.

Vojo ekstere de la vertebra kanalo[redakti | redakti fonton]

La trunko de spina nervo forlasas la vertebron per intervertebra truo (foramen intervertebrale). Tie ĉi disiĝas en po 3 ĝis 4 branĉojn:

  • ramus posterior (Ramus dorsalis) por la haŭto kaj muskolaro de la dorso,
  • ramus anterior (Ramus ventralis) por la haŭto kaj muskolaro de la ventraj korpopartoj,
  • ramus communicans por plukonduko de signaloj de kaj al la intestaro, kaj
  • ramus meningeus por plukonduko de signaloj de kaj al la mjela meningo.