Stacidomo de Oberhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akceptejo fervoja de Oberhof, 2011

Stacidomo de Oberhof, germane: Bahnhof Oberhof (Thür), estas ekde decembro 2017 ne plu funkcianta, fortimpresa stacio fervoja apud Oberhof, Germanujo. Ĝi situas ĉe la linio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen ĉe kilometro 40.1 proksime de la plej alta punkte je alteco de 639 metroj. La nomdonanta urbo troviĝas en distanco de ĉ. 5 km norde en alteco de ne tute 800 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gaja linimalfermiĝfesto en 2009
Brandleite-tunelo, rekte norde de la stacidomo; la unua stacio malantaŭtunele estas en Gehlberg

En 1883 starigitis la stacidomo ueste de la portalo de Brandleite-tunelo kaj inaŭguritis en la 1.8.1884. Pro la kreskanta nombro da turistaj pasaĝeroj eltrajniĝantaj farendis granda alikonstruiĝo en 1910/11: tiam estiĝis pluretaĝa kaj fortimpresa akceptejo. La kajoj alilokigitis eksteren kaj ricevis belan neapertan transirejon. En 1965 aldonitis giĉeta halo. Dum GDR-tempo uzitis la epiteto Bahnhof der Deutsch-Sowjetischen Freundschaft (stacidomo de germana-sovetia amikeco). Tiam la stacidomo ankaŭ gravis kiel celo de vintrosportemaj anoj de la politikista elito.

Inter 1993 kaj 1996 faritis ĉe la akceptejo parta restaŭro kaj preparitis instalo de biologia akvopurigejo.[1] En la 18.3.1996 la tuto ekfiguris sur listo de monumentprotektotaĵoj: temas ne nur pri la akceptodomo sed pri la kompleta ensemblo.[2] En 2006 faritis ĉeakcepteje parta restaŭro de la tegmento, la trabaro kaj la fasado; kelkaj fenestroj kaj la hejtiloj modernigitis).

En 2003 necesis, pro la akceligo de la linio inter Erfurto kaj Würzburg (por rapideco de 140km/h kaj vagonarkliniĝtekniko), eĉ novkonstruo de la kajoj. Meze de 2005 la surloka trakforkejo fermitis post instalo de moderna elektra en Arnstadt. Finfine la akceptejo venditis aŭkcie en 2014 por ne tute 26.000 eŭroj.[3] Ekde la 10.12.2017 trajnoj ne plu haltas ĉi tie. La pasaĝeroj ekde tiam vojaĝis trajne ĝis Zella-Mehlis de kie ili uzas busan servon en la direkto de la centro de Oberhof.

Persona trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo en 2012

Kiam regis ankoraŭ vaporlokomotivoj ĉerpotis akvo tra gruoj. Krome kontrolotis la bremsoj antaŭ veturo envalen suden. Dum al 1930-aj jaroj aranĝitis dumneĝa specialtrafikaro por skisportfantatikaj erfurtanoj. Kamionoj kun afiŝoj varbadis erfurtanojn uzi tiajn ofertojn specialajn kiel ankaŭ flago hisita ĉe la stacidomo de Erfurto. Specialaj trajnoj cirkulis ankaŭ okaze de sportaj eventoj, ekz. dum la ĉampionadoj de 1951: semajnfine alvenis tiujare ne tute 120.000 spektantoj en 48 trajnoj. Ĉar ĝis la fino de la 1980-aj jaroj vintra ferivojaĝo kutime iĝis vagonare ankaŭ eksprestrajnoj en Oberhofen ne maloftis.

Post kiam konatiĝis la unuaj planoj fermi la stacidomon startigis la grupo Thüringer-Bahn-Initiative en aŭgusto 2015 iniciaton konservi la stacidoman statuson. La 11 miloj da subskriboj necesaj por oficiala peto tamen ne atingitis.[4]

Ĝis decembro 2017 servadis la jenaj linioj:

  • RE 7 Mainfranken-Thüringen-Express inter Erfurto kaj Würzburg (ĉiun duan horon)
  • STB 44 kaj RE 45 inter Erfurto kaj Meiningen

Krome haltis de tempo al tempo ankaŭ nostaligiaj (vapor)trajnoj cirkulantaj inter Erfurto kaj Meiningen (ekz. Rodelblitz).

Filmfaro[redakti | redakti fonton]

En 2015 filmigitis partoj de la mistera trilero A Cure for Wellness en la akceptejo.[5]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Thielmann, Markus Schmidt: Von Erfurt nach Schweinfurt. EK-Verlag Freiburg 1999, ISBN 3-88255-441-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. vendobroŝuron de februaro 2014
  2. Demando de la komunista deputito Harzer, (nr. 6/3788) antaŭ Turingia Landa Parlamento, 21.4.2017
  3. thueringer-allgemeine.de, 28.8.2014[rompita ligilo]
  4. "Unterschriften für Bahnhof Oberhof reichen nicht", ĉe: insuedthueringen, februaro 2016 ([1])
  5. Jan-Henrik Wiebe: "Geheim-Dreh in Oberhof und Zella-Mehlis für einen Horror-Streifen"