Stamford Raffles

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sir Thomas Stamford Bingley RAFFLES, FRS (6a Julio 1781 – 5a Julio 1826) estis brita politikisto, konata ĉefe pro sia fondo de la urbo Singapuro (nune urboŝtato Respubliko Singapuro). Li estas ofte priskribata kiel la "Patro de Singapuro". Li estis ankaŭ engaĝita en la la konkero de la Indonezia insulo Javo el nederlandaj kaj francaj trupoj dum la Napoleonaj Militoj kaj kontribuis al etendo de la Brita Imperio. Li estis ankaŭ amatora verkisto kaj verkis libron titole History of Java (1817).