State Street Corporation

El Vikipedio, la libera enciklopedio
State Street Corporation
negoco • entrepreno • kredita institucio • publika kompanio vd
Dum 1792 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Investors Bank & Trust
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Bostono
Lando Usono
Dungitoj 33 783 (stato: 31-a de decembro 2016)
Agokampo Q2638043 • asset management
ISIN-kodo US8574771031
filiaj kompanioj State Street Bank and Trust Company • State Street Global Advisors vd
TTT Oficiala retejo
vdr

State Street Corporation estas  financa servo kaj banka holdingo kun ĉefsidejo en Bostono kun operacioj tutmonde. Ĝi estas la dua banko en Usono en la listo de plej malnovaj bankoj en kontinua operacio ; ĝia antaŭulo, Union Bank, estis fondita en 1792. State Street vicas 15-a en la listo de la lej grandaj bankoj en Usono laŭ aktivoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj investadministraj kompanioj en la mondo, kun 2,78 duilionoj USD sub administrado kaj 33,12 duilionoj USD sub gardado kaj administrado. Ĝi estas la plej granda gardanta banko en la mondo [1][2].

La kompanio estis klasifikita 259-a en la listo de Fortune 500 en 2018 kaj estas en la listo de bankoj, kiuj estas tro grandaj por malsukcesi, publikigita de la Financa Stabileca Estraro [3][4] [5][6].

La firmao estas nomita laŭ strato State en Bostono, kiu en la 18-a jarcento estis konata kiel la "Granda Strato al la Maro" kiam Boston iĝis florinta marhavena grandurbo. La firma emblemo inkludas tondilon por reflekti la marindustrion de Boston dum tiu tempo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]