Statuo de la Urso kaj Arbutujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de la urso kaj arbutujo

La Statuo de la Urso kaj Arbutujo en la hispana Estatua del Oso y el Madroño havas kvar metrojn alte. Ĝi estas verkaĵo de Antonio Navarro Santafé kaj reprezentas la ĉefan simbolon de la urbo Madrido, ĉefurbo de Hispanio. Ĝi estis inaŭgurita en la jaro 1967 en la Pordo de la Suno, en la centro de la urbo. Tiu ĉi statuo estas ero de la blazono de Madrido kaj de la sportŝildo de la madrida piedpilka klubo Atlético de Madrid.

Kurioze ambaŭ eroj estas simboloj de la naturo kiu pro la troa disvolviĝo de la ŝtata ĉefurbo sufiĉe malaperis de plejparto de la ĉirkaŭaĵo, kvankam ne entute pri ĝenerala naturo, sed entute kaze de la ursoj kiuj loĝas nur en apartaj nordaj regionoj de Hispanio kaj ne ekde jarcentoj proksime de Madrido. Pri arbutoj eblas trovi ilin en ne tre proksimaj montaroj.

Lastatempe ekis polemiko en la madrida socio pri la fakto, ke oni konsideras virurso kvankam laŭ la plej malnova tradicio ŝajne povus temi pri ursino, kiel praa ekzemplo de maĉismo.