Stefánia Halász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefánia Halász
Persona informo
Naskonomo Stern Stefánia
Naskiĝo 13-an de marto 1914 (1914-03-13)
en Tolna
Morto 18-an de januaro 1978 (1978-01-18) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Q105620644
Okupo
Okupo infankuracisto • pulmonologo
vdr

Stefánia Halász [ŝtefAnia halAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Halász Stefánia estis hungara pulmonologo, infankuracistino. Ŝia origina familia nomo estis Stern, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Tímár Istvánné.

Stefánia Halász[1] naskiĝis la  13-an de marto 1914(nun 1914-03-13) en Tolna (urbo), ŝi mortis la 18-an de januaro 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Stefánia Halász maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1932, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1938, baldaŭ si akiris licencojn pri pediatrio (1942) kaj pulmonologio (1948). Post la diplomo ŝi laboris en hospitalo, inter 1946–1948 en universitata kliniko kiel asistanto, inter 1948–1951 en hospitalo kiel lektoro, poste ĝis sia morto ĉefkuracisto en alia hospitalo. Intertempe ŝia kandidatiĝo okazis en 1970. Ŝi edziniĝis en 1937, ŝi naskis filon en 1940, ĝemelinojn post 4 jaroj. Ŝi ricevis premion en 1975.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • BCG oltás és superinfectio. (1951)
  • A középsőlebeny szindrómáról. (1958)
  • Bewertung der Heilungsprozesses der Primärtuberkulose auf Grund der Befunde von 122 Kindern. (1967)
  • Adatok a BCG védoltott gyermekek primer gümőkórjának differenciáldiagnosztikájához. (disertaĵo, 1970)
  • Csecsemő- és kisdedkori ismétlődő pneumoniák diagnosztikája és therápiája. Monográfia. Székely Edgárral. (monografio, kunaŭtoro, 1976)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]