Stefan Heym

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Heym

Stefan HEYM [ŝtefan hajm], aŭ realnome: Hellmuth FLIEG, (naskiĝis la 10-an de aprilo, 1913, mortis la 16-an de decembro, 2001) estis germana verkisto kaj ĵurnalisto.

Stefan Heym naskiĝis en Chemnitz, kiel filo de juda komercisto. Studinte germanistikon li en la jaro 1933 fuĝis de la nazia reĝimo al Prago kaj du jarojn poste al Usono, kie li baldaŭ publikigis siajn unuajn verkojn en la angla lingvo.

En 1951 li revenis al Germanio kaj decidis loĝi en la Germana Demokratia Respubliko (GDR). Li verkis ĉefe historiajn romanojn, kiuj aludas al aktualaj problemoj. La politikan sistemon de GDR li kritikis el komunisma perspektivo. Post la germana reunuiĝo Stefan Heym dum du jaroj (1994/95) estis membro de la germana parlamento.

Li mortis en 2001 en Israelo.

Listo de verkoj

  • Hostages (romano, 1942)
  • The Crusaders (romano, 1948)
  • Goldsborough (romano, 1953)
  • Der König-David-Bericht (romano, 1972)
  • Collin (romano, 1979)
  • Ahasver (romano, 1981)
  • Schwarzenberg (romano, 1984)
  • Nachruf (membiografio, 1988)
  • Auf Sand gebaut (rakontoj, 1990)
  • Radek (romano, 1995)