Stefan Mikolajski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Mikolajski
Persona informo
Nacieco polo
Esperanto
Esperantistiĝis en 1908
vdr

Stefan MIKOLAJSKI[1] estis pola esperantisto, kuracisto kaj ĵurnalisto. Li naskiĝis en 1861 en Krakovo, kaj mortis la 27-an de novembro 1929 en Lvovo. En marto 1908, jam vivanta en Lvovo. li komencis aldoni al la pola medicina gazeto Gloslekarzy Esperantlingvajn artikolojn, inter la jaroj 1908 kaj 1911 redaktis la esperantlingvan poetan revuon „Voĉo de Kuracistoj“, kaj krome verkis multajn profesiajn scienc-verkojn. Li estis kunprezidanto de la UK en Krakovo, 1912.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Krakow, kie li faris siajn studojn en gimnazio kaj Jagielona Universitato. En 1901 li translokiĝis al Lwow, kie li ludis gravan rolon politikan, fariĝis senatano, estis kunredaktoro de tagjurnalo Kurjer Lwowski kaj eldonis socialmedicinan gazeton Glos Lekarzy[2].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ellerninte en 1908 Esperanton li sola eldonis 1909 la unuan medicinan ĵurnalon en Esperanto, „Voĉo de kuracistoj“, kiu tiam atingis preskaŭ 1000 abonantojn [3].. Pro manko da mono en 1911 li devis ĉesi la pluan eldonadon. En 1912, li estis elektita prezidanto de 8-a Universala Esperanto-Kongreso en Krakow.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la Enciklopedio de Esperanto en 1934 erare literumita Stefan Miĥolalski, kvankam la pola literumo Stefan Micholalksi ne kutimas: en pluraj dokumentoj la redaktisto de „Voĉo de Kuracistoj“ inter 1908 kaj 1811 nomatas Stefan Mikolajski, jen la kredinda nomo.
  2. Aŭstria Esperantisto n.61 (jan 1930)
  3. Aŭstria Esperantisto n.61 (jan 1930)