Stefano la 2-a (Blois)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stefano la 2-a, grafo de Blois (n. ĉ. 1045, m. la 19an de majo 1102) estis la filo de grafo Teobaldo la 3-a de Blois kaj Garsinde du Main. Li heredis la graflandon en 1089.

Ĉirkaŭ 1080 li edziĝis al Adela de Normandio, filino de Vilhelmo la 1-a de Anglio. Li estis inter la estroj de la unua Krucmilito kaj ofte sendis al Adela entuziazmajn leterojn pri la progreso de la milito. Dum la longa kaj malfacila sieĝo de Antioĥio li forlasis la krucmiliton kaj revenis hejmen. Adela hontis pro tio kaj persvadis lin aliĝi al la malgranda krucmilito de 1101 (moknomata la krucmilito de la malkuraĝuloj) kune kun aliaj kavaliroj kiuj ne plenumis siajn votojn krei sekuran pilgrimvojon al Jerusalemo. Li mortis dum batalo apud Ramla, kie la egiptoj multe supernombris la krucmilitistojn.

Stefano kaj Adela havis dek unu infanojn:

  • Vilhelmo (m. 1150), grafo de Chartres, kiu edziĝis al Agnes de Sulli
  • Teobaldo la 2-a, grafo de Ĉampanjo
  • Odo, kiu mortis infane
  • Stefano, reĝo de Anglio
  • Lucia-Mahaut, kiu edziĝis al Rikard d'Avranches, 2-a grafo de Chester: ili ambaŭ droniĝis en 1120, kune kun Vilhelmo Adelin (la heredonto de Henriko la 1-a, dum la katastrofo de la Blanka Ŝipo
  • Agnes, kiu edziĝis al Hugo de Le Puiset
  • Eleanora (1104-1147), kiu edziĝis al Raoul la 1-a, grafo de Vermandois. En 1140 Raoul reĵetis ŝin kaj edziĝis al Petronilla de Akvitanio, fratino de Eleonora de Akvitanio: la papo ekskomunikis Raoul kaj Petronilla pro tio.
  • Alix (m. 1145), kiu edziĝis al Renaud la 3-a de Joigni
  • Lithuise (m. 1118), kiu edziĝis al Milo de Brai. Ili eksedziĝis en 1115.
  • Henriko de Blois, episkopo de Winchester
  • Umberto, kiu mortis infane

Stefano havis ankaŭ nelegitiman filon, Vilhelmo (m. 1154), ĉefepiskopo de Jorko, kiu en 1226 estis kanonizata.