Steinbrunn
Bazaj informoj
Steinbrunn, hungare Büdöskút, kroate Štikapron estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Eisenstadt-Umgebung.
- Areo: 15 km²
- Alto super marnivelo: 241 m
- Loĝantaro: 2080
- Poŝtkodo: 7035
- Telefonprefikso:
- Aŭtokodo: EU
Situo
Steinbrunn situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Eisenstadt troviĝas 10 km-ojn.
Historio
En tiu loko praaj ferofandejoj funkciis. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1271 en formo Byzuskut. En 1529, en 1532 kaj en 1683 la turkoj detruis la vilaĝon, poste kroatoj refondis ĝin. En 1910 loĝis en Büdöskút 1399 da homoj, kroatoj en majoritato. Ĝis 1920 Büdöskút apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, poste al Aŭstrio.