Stella by Starlight

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Stella by Starlight estas komponaĵo de Victor Young, kiu pli malfrue fariĝis ĵaza normkanto. La kanto publikiĝis en la jaro 1944. Ĝi estis verkita por la filmo The Uninvited, kies titolmelodio ĝi estis.[1]

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La kanto estas „harmonie abunda, preskaŭ impresionisma peco“ kaj memoras pro sia rapsodia karaktero al Sergej Rachmaninoff. La komponaĵo, kiu staras en G-maĵoro, havas klare maĵoran karakteron. La strukturo estas pro ĝia 32-takta A1-B-C-A2-formo nekutima, je kio la parto A2 havas tre memstarajn trajtojn.

Komence la kanto estis nura instrumentmuzikaĵo. Ned Washington verkis en 1946 la kantotekston. Je tio li transprenis la originalan titolon en la tekston, kio klarigas ĝian nekutiman pozicion: la titolo aperas nur post tri kvaronoj de la kanto.

Akcepto[redakti | redakti fonton]

La sonregistraĵo el 1947 fare de trumpetisto Harry James kaj lia orkestro atingis rangon 21 de la tiamaj popularmuzikaj ranglistoj. Du monatojn poste Frank Sinatra surdiskigis la kanton „Stella By Starlight“; lia versio ankaŭ atingis la rangon 21.

Stella by Starlight fariĝis unu el la plej sukcesaj normkantoj same de populara kiel de ĵazmuziko. Laŭ jazzstandards.com ĝi validas kiel la deka plej ofte surdiskiĝinta normkanto. En ĵazo Charlie Parker kiel unua surbendigis ĝin dum siaj sonregistradoj januaron de 1952 ĉe Verve, mallonge poste sekvis Stan Getz (decembron de 1952), poste ekestis pianoversio de Bud Powell kaj bandega surdiskigo de la orkestro de Stan Kenton. Pli malfrue Miles Davis plurfoje surbendigis la pecon, je siaj sonregistradoj por la albumo The Complete Live at the Plugged Nickel en 1965 je Ĉikago li ludis ĝin abstraktmaniere. Ankaŭ John Abercrombie, Dexter Gordon, Bill Evans, Jim Hall, Keith Jarrett, Joe Pass, Art Pepper, Joe Lovano kaj multaj aliaj surdiskigis instrumentajn versiojn de Stella by Starlight; kantversioj devenas i.a. de Chet Baker, Ella Fitzgerald, Dick Haymes, Ray Charles kaj Tony Bennett.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ken Bloom: The American Songbook - The Singers, the Songwriters, and the Songs - . New York City, Black Dog & Leventhal, 2005 ISBN 1-57912-448-8)
  • Bielefelder Katalog Jazz, 1988 kaj 2002
  • Hans-Jürgen Schaal (Hrsg.) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3-a eldono); ISBN 9783761814147

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Victor Young kaj lia orkestro surbendigis la kanton 'Stella by Starlight por la filmo. En centra momento de la filmo ĉefrolulo Rod (Ray Milland) diras al Stella (Gail Russell), ke li ludos por li serenadon, ĝuste "To Stella by Starlight". La kanto pli malfrue aperis en kromaj filmoj, ekzemple en The Nutty Professor (kie Jerry Lewis kantas ĝin al Stella Stevens) kaj en la filmo Sabrina (kiel ero de la peco The Party Sequence).