Stella kandidatiĝas (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stella kandidatiĝas
filmo
Originala titolo Stella í framboði
Produktadlando Islando
Originala lingvo islanda lingvo
Kina aperdato 26-a de decembro 2002
Daŭro 81 minutoj
Ĝenro Komedio
Reĝisoro(j) Guðný Halldórsdóttir
Produktisto(j) Umbi
Scenaro Guðný Halldórsdóttir
Filmita en Islando
Ĉefrolantoj Edda Björgvinsdóttir
Þórhallur Sigurðsson (Laddi)
IMDb
vdr

Stella í framboði estas postfilmo de Stella í orlofi (Stella ferias), farita 16 jaroj poste.

La filmo traktas pri Stella kiu intertempe estas konsilistino pri veststilo, manieroj k.t.p. La kaosa Stella miskomprene konsentas kandidatiĝi por politika partio kies anoj ŝi konsilas pri manieroj. Dum Stella politikumas, ŝia kunlaboranto, la eks-alkoholulo Salomon, realkoholuliĝas post serio de malbonŝanĉaĵoj.

La filmo humore mokas politikon kiel ofte senenhava konkurenco inter “centraj” partioj – en kiu gravas la individuaj personecoj kaj stilo multe pli ol la politiko mem.