Sten Johansson
Sten JOHANSSON (naskiĝis la 1-an de aprilo 1950) estas Esperanta aŭtoro kaj tradukisto. Li naskiĝis en la sveda urbo Kalmar, kaj nun loĝas en Norrköping. Johansson laboras en urba administrejo, pri statistiko, prognozoj, analizado pri publikaj servoj.
Li kolektas informojn kaj recenzojn pri originala Esperanta literaturo kaj aŭtoroj ĉe http://esperanto.net/literaturo/. (OLE)
Verkoj
Originalaj
- Denaska kongresano (novelaro 1992)
- La ĉokolada biskvito
- Krokizo
- La garantiulo
- Denaska kongresano
- Nils lapona
- Kiu kaĉon kuiris ...
- Spuro en blanko
- La viro kiu restos
- Renkontiĝo kun boaco
- Ĝis revido, krokodilido! (novelaro 1996)
- Interkona mateno (teatraĵoj 1996)
- Mistero ĉe Nigra Lago (romaneto por infanoj 1997)
- Falĉita kiel fojno (krimromano 1997)
- Trans maro kaj morto (krimromano 1999)
- Neĝo kaŝas nur ... (krimromano 2001)
- La krimo de Katrina (facil-lega rakonto 2001)
- Dis! (romano 2001) (ĉapitro 12)
- Kion ajn (facil-lega rakonto 2002)
- Vojaĝo kun Katrina (facil-lega rakonto 2002)
- Memor' mortiga (krimromano 2003)
- Katrina malfruas (facil-lega rakonto 2004)
- Pasteĉo (25 beletraj stilpastiĉoj, 2005)
- Amaro (novelaro, 2005)
- Kroze - proze (esearo pri esperantlingva literaturo, 2013)[1]
- Marina, Mondial, Novjorko, 2013, 187 p. ISBN 9781595692719.
Noveloj aperis en Tempo fuĝas (1995), Sferoj 10 (2000), Fervoja katastrofo (2000) kaj Mondoj (2001).
Tradukitaj
- Hjalmar Söderberg: La kiso kaj 13 aliaj noveloj (1995)
- Pär Lagerkvist, Eyvind Johnson, Harry Martinson: Nobela novelaro (1995)
- Torgny Lindgren: La beleco de Merab (novelaro 1995)
- En la realo troviĝas truo. Nuntempa sveda novelarto (1996)
- Torgny Lindgren: La vojo de serpento sur roko (romano 1997)
- Benjamin Jacobsen: Inter tero kaj ĉielo. Kvin gajaj memoroj (facil-legaj noveloj 1997)
- Carl Jonas Love Almqvist: Tio konvenas! (romaneto 1998)
- Hjalmar Söderberg: Doktoro Glas (romano 1998)
- Hjalmar Söderberg: La pelto kaj 14 aliaj noveloj (1999)
- August Strindberg: Sonĝodramo (dramo 1999)
- Selma Lagerlöf: La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (2002)
- August Strindberg: Insulanoj de Hemsö (romano 2005)
Aliaj
Kontribuis al Monato kaj al BA1 kaj BA3.
Eksteraj ligiloj
Trovu « Sten Johansson » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Meti limon (sciencfikcia rakonto en Sferoj 10)
Referencoj
- ↑ Kroze - Proze (esperante). Alirita 2013-07-20.