Steuben-parado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
honoraj gastoj, inter ili la hamburga ĉefurbestro Ole von Beust

La german-usona Steuben-parado – angle German-American Steuben Parade - estas tradicia, ĉiujara parado okazanta ĉiun trian sabaton de septembro sur la Kvina Avenuo en Novjorko. La parado estas unu el la plej grandaj eventoj de la festa kalendaro de germandevenaj usonanoj. Ĝi estis kreita en 1957 de germandevenaj ŝtatanoj volantaj vivteni la tradiciojn de sia origina hejmlando respektive tiujn de siaj gepatroj kaj geavoj.

La germandevenaj usonanoj ĝis la nuntempo estas la plej granda grupo de enmigrintoj en Usonon – ili ampleksas pli-malpli 25 procentojn de ĉiuj usonanoj. Nur en Novjorko vivas proksimume duonmiliono da germandevenaj urbanoj.

Historio

La unua Steuben-parado en 1957 okazis en la najbarejo Ridgewood en la novjorka urboparto Queens [prononco "Kŭinz"]. Tie siatempe vivis la plej multaj germandevenaj novjorkanoj. Ĉar ĉiujare partoprenis pli kaj pli da homoj, la parado estis translokigita al la Kvina Avenuo en Manhatano, kie ĝi nuntempe vojas de la 64-a ĝis la 68-a strato. La 86-a strato, ekzakte ties najbarejo Yorkville, ĝis la 1970-aj jaroj estis la kultura kaj vendeja centro de la germandevenaj novjorkanoj. La 86-a strato mem havis la neoficialan kromnomon „Saŭrkraŭta Bulvardo”, laŭ la por germanoj laŭdire tipa manĝaĵo de acida brasiko, kaj estis la loko de multaj germanaj restoracioj, klubejoj, bakejoj kaj buĉejoj.

la parado

Von Steuben kaj la parado

La fondintoj de la parado interkonsentis nomi ĝin laŭ la germana barono Friedrich Wilhelm von Steuben, renoma prusia oficiro, kiu en dua kariero kiel usona generalo novigis la kontinentan armeon de Usono kaj iĝis armea heroo de la Usona Milito de Sendependeco sub ĉefa komando de George Washington.

Tamen substrekindas ke la Steuben-parado neniel estas armea evento, sed pli komparebla al folklora festo. Ĉiujare multaj grupoj el Germanio partoprenas la eventon, muzikaj ensembloj, folkloraj grupoj, karnavalaj organizaĵoj kaj pafistaj kluboj. Post kiam la parado komence dum pluraj jaroj havis fokuson pri la tradicia kulturo de Bavario, ĝi intertempe reprezentas la tradician folkloron de ĉiuj partoj de Germanio.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la parado (angle)