Stolberg (Harco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Stolberg en la mezalta montaro Harco en centra Germanio. Ankaŭ ekzistas samnoma komunumo Stolberg en la germana regiono Rejnlando, krome simile literumita komunumo Stahlberg en la germania federacia lando Rejnland-Palatinato.
Stolberg
Blazono
Stolberg (Harco) (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Mansfeld-Suda Harco
Komunumaro komunumaro Roßla-Suda Harco
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°34′00″N 10°56′59″O  /  51.566667°N, 10.94972°O / 51.566667; 10.94972 (Stolberg (Harco))
Alto super la marnivelo 340 m
Areo 67,52 km²
Telefona antaŭkodo 034654
Poŝtkodo 06547
Aŭtomobila kodo SGH
Oficiala kodo 15 2 66 044
Komunumestro Ulrich Franke
Adreso de la administrejo Wilhelmstraße 4
06536 Roßla
Komunuma retejo www.stadt-stolberg.de
v  d  r
Information icon.svg

Stolberg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto. La 31-an de decembro 2008 la komunumo havis 1292 loĝantojn.

Historio kaj arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La iama rezideja urbo fascinas per kompakta ensemblo de pli ol 400 framskeletaj domoj. Ĝi estas naskiĝloko de la gvidanto de la kamparana milito Thomas Müntzer kaj de Juliana zu Stolberg, la prapatrino de la nederlanda reĝa dinastio.

Medio natura[redakti | redakti fonton]

La urbo troviĝas ene de biosfera rezervejo Karstlandschaft Südharz kun la plej granda germana karsta kaverno Heimkehle, la epizoda lageto Bauerngraben, la kirketo en Schwenda, la belvedero Josephskreuz kun la plej granda lorenokruco en la regiono ktp.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo Stolberg
  • Belvedero Josephskreuz
  • Muzeoj Alte Münze kaj Kleines Bürgerhaus
  • Paroĥa preĝejo de Sankta Marteno, kie predikis jam Lutero
  • Scenejo de kabareta arto Anderswelt-Theater
  • Naĝejo aventuriga Thyragrotte
  • Erlebnishof Alte Posthalterei


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Arnold Zeitfuchs: Stolbergische Kirchen- und Stadt-Historie. Frankfurt/M. 1717 (Digitalisat)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Stolberg Harz.jpg