Strato Alkalao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calle de Alcalá

La Strato Alkalao hispane Calle de Alcalá estas unu el la ĉefaj stratoj de Madrido (la ĉefurbo de Hispanio) kaj pro trafiko kaj pro komerca aktiveco. Ĝis havas 10, 5 kilometrojn longe ekde la madrida urbocentro ĝis la oriento-nordoriento de la urbo. La fama strato komenciĝas en la simbola Sunpordo, teorie la Kilometro Nulo de ĉiuj stratoj kaj ŝoseoj de Hispanio kaj stratoj de Madrido. Ĉi tiu strato estas la plej longa de la tuta urbo. En ĝia komenca parto ĝi transitas la lokojn plej simbolajn de Madrido, kiaj la Sunpordo, la Placo de la Sendependeco, kie troviĝas la Pordo de Alkalao kaj la Placo Cibelo kun la konata fontano de la diino.

La nomo de la strato devenas el la fakto, ke en tiu loko pli malpli estis iama vojo al proksima urbo Alcalá de HenaresAlkalao.