Subang Jaya
Subang Jaya estas milionurbo kaj universitata urbo de Malajzio (kie estas la plej granda urbo), en Malaja duoninsulo, en subŝtato Selangoro. La urbo estis antaŭurbo de Kuala-Lumpuro, sed la loĝantaro en 2010 jam superis eĉ la ĉefurbon.
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 1.600.000 (takso en 2010)
- Areo: 70 km²
- Horzono: UTC + 8
- Koordinatoj: 03° 09′ N 101° 31′ O / 3.150 °N, 101.517 °O (mapo)Koordinatoj: 03° 09′ N 101° 31′ O / 3.150 °N, 101.517 °O (mapo)
Geografio
Subang Jaya situas en valo, en okcidenta parto de la lando.
Historio
En Subang Jaya oni komencis konstruadi en 1974. Municipo formiĝis en 1997. Komence de la 21-a jarcento oni konstruis loĝturojn. En 2006 granda ŝtormo okazis.
Trafiko
Subang Jaya havas trajnan kaj aŭtovojan kontaktojn kun Kuala-Lumpuro kaj Klang. En la urbo (kaj ankaŭ al la menciitaj urboj) aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La ĉefurba internacia flughaveno estas proksime.
Klimato
Subang Jaya havas tropikan klimaton. En ĉiuj monatoj pluvas inter 150-280 mm. La temperaturo estas averaĝe 30 °C.