Subdivido de la francaj deputitaj distriktoj de 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Metropolaj departementoj, kiuj perdas deputitojn
  • ██ unu deputito
  • ██ du deputitoj
  • ██ tri deputitoj

  • Metropolaj departementoj, kiuj gajnas deputitojn
  • ██ unu deputito
  • ██ du deputitoj

Nova subdivido de la deputitaj distriktoj de Francio estis difinita per la du ediktoj de la 29-a de julio 2009, ratifitaj de la du ĉambroj la 19-an kaj 21-an de januaro 2010, validigitaj de la konstitucia konsilio la 18-an de februaro 2010, kaj publikigitaj per la Oficiala Gazeto la 23-an de februaro. La nova balota mapo ekvalidis de la deputitaj balotoj de2012 .

Demografia necesego fariĝinta neprokrastebla[redakti | redakti fonton]

Reprezenteco de la deputitaj distriktoj
Amplekso en % de la diferenco inter la reala loĝantaro (1999) kaj la teoria loĝantaro de la distriktoj.

Kiel por la antaŭaj subdividoj, la 577 seĝoj de la nacia Asembleo deciditaj en la subdivido de 1986[1], estas disaj inter metropolaj kaj transmaraj departementoj kaj transmaraj komunumoj proporcie al iliaj loĝantaroj. Kiam fiksita estas la nombro de la deputitoj por ĉiu teritorio, tiu teritorio estas dividita per tiom da distriktoj kiom ĝi enhavas oblojn de 108 000 enloĝantoj plus unu por la frakcio. Tiu nombro 108 000, kies kalkulmetodo ne estas precizigita per la leĝo[2] rezultas de la divido de la metropola franca loĝantaro (60 milionoj) per la nombro de deputitoj plutenita je 555[3] kaj de kelkaj aliaj kriterioj ankaŭ konsiderataj, aparte la pluteno de minimume po du deputitoj por departemento kaj neniu malkresko de la nombro de la superreprezentataj departementoj[4].

Laŭ tradicio datiĝanta de 1875, resekvata en 1958 kaj en la edikto de 1986, la departementoj havas almenaŭ du deputitojn. Sen tiu minimuma nombro, por ekzemplo en 1986, Hautes-Alpes kaj Lozère rajtus nur unu seĝon. Tiu tordo en la reprezentado de la balotaj distriktoj, kvan kam volita kaj akceptita de la leĝofaranto kaj la reganto, faras tamen ke voĉo de loĝanto de Lozère valoras preskaŭ tri voĉojn de balotantoj en Bouches-du-Rhône. Tamen, la ĉefaj tordoj en la reprezentado venas de la demografiaj evoluoj konstateblaj laŭ longa tempo. La nombroj, kiuj utilas por kalkuli la procentojn de la nuna subdivido ne estas tiuj de la lasta popolnombrado, tiu de 1999, sed de glitaj datumoj laŭ la jaroj 2004-2008, liveritaj de INSEE en la lastaj tagoj de januaro 2009 [5], nombroj arigitaj laŭ ekzistantaj distriktoj je tiu dato de la ministerio pri enlandaj aferoj[6]. Laŭ tiuj lastaj datumoj uzataj kiel demografia etalono, 18 departementoj aŭ transmaraj kolektivumoj estas subreprezentataj kaj devas gajni almenaŭ unu seĝon, el kiuj tri devas gajni du. Dudek sep departementoj estas superreprezentataj je almenaŭ unu seĝo, el kiuj du je almenaŭ du kaj 2 je tri seĝoj.

Taksado de la politika efekto[redakti | redakti fonton]

Taksado bazita sur la anataŭaj deputitaj balotoj[redakti | redakti fonton]

Taksado de la politika efekto de la subdivido laŭ Regards Citoyens

Konsekvencoj por la distriktoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de la deputitaj distriktoj de Francio.
Francaj deputitaj distriktoj de la subdivido de 2010.

Forigitaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

Kreitaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

En metropola Francio[redakti | redakti fonton]

En transmara Francio[redakti | redakti fonton]

Francoj instalitaj ekster Francio[redakti | redakti fonton]

Modifitaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]