Balota subdivido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balota subdivido estas divido de nacia teritorio en balotajn distriktojn, por ebligi kaj faciligi esprimon de landanoj per baloto.

Principo[redakti | redakti fonton]

Multaj balotoj, en diversaj landoj, funkcias sur la bazo de tia subdivido :

La avantaĝo de loka subdivido ebligas decidi loke pri lokaj demandoj.

Problemoj kaj malfacilaĵoj de balota subdivido[redakti | redakti fonton]

Kiam elektitoj en balotaj distriktoj kunvenas en la parlamento por esprimi sin siavice en voĉdonoj, logike tiuj elektitoj devus fidele reprezenti la volon de ĉiuj balotintoj, same kiel farus sistemo sen subdivido kiel por referendumo (gajnita je 51 %, ĝi aŭtomate kreas 49 % da nekontentuloj).

La efekto de sojlo[redakti | redakti fonton]

Kiam estas nur un seĝo en ĉiu distrikto, la seĝo povas estis akirita :

  • aŭ kun malgranda diferenco : tiam la voĉoj, kiuj iris al la perdintaj kandidatoj estas "vanaj" kaj perditaj.
  • aŭ kun granda diferenco : tiam multaj voĉoj, kiuj donas grandan venkon estas "malŝparitaj", kvankam ili estus povintaj helpi en aliaj distriktoj.

Tiu sojla efekto nature malkreskas kun la nombro de seĝoj en ĉiu distrikto : ju pli estas seĝoj, des pli la sistemo similas al proporcia voĉdonado kaj malpli rolas la sojla efekto

Efekto de geografia subdivido[redakti | redakti fonton]

Tiu fenomeno povas esti uzata por malĝustigi la balotojn dank'al oportuna subdivido de la distriktoj , tiam oni parolas pri "mistranĉado" aŭ pri gerrymander.

Por ilustri tion, ni konsideru fiktivan landon, konsistanta el 100 loĝantoj, kiun oni devas subdividi en 10 distriktojn po 10 loĝantoj en ĉiu. Nia supozo: du partioj, la ruĝa kaj la blua, konkuras per plejmulta voĉdonado je unu vico kaj la balotaj intencoj de la loĝantoj estas jam konataj[note 1] : 40 favoras la bluan kiam 60 favoras la ruĝan. En ideala kazo, 4 el la 10 distriktoj estas gajnitaj de la bluaj kaj 6 de la ruĝaj, por havi reprezentantojn de la distriktoj samproporcie al la balotantaro (vidi bildon sube).

Ideala subdivido (verdaj borderoj) : la distriktoj estas gajnitaj (dekstre) samproporcie al la balotantaro (maldekstre), t.e. 4 bluaj kaj 6 ruĝaj.

Sed oni povas subdividi la distriktojn por ke la ruĝaj, pli multaj en la balotantaro, gajnu ĉiujn distriktojn. Tiam la ruĝa partio estas do super-reprezentata (vidi bildon sube).

Misfarita subdivido favore al la ruĝa partio, kiu gajnas ĉiujn distriktojn.

Inverse, eblas subdividi por ke la ruĝaj tre facile gajnas 4 distriktojn (tiam oni parolas pri feŭdo) sed perdas la 6 aliajn. Tiam, la ruĝa partio estas do sub-reprezentata (vidi bildon sube).

Misfarita subdivido favore al la blua partio, kiu gajnas pli ol duonon de la distriktoj kvankam ĝi estas malplimulta en la balotantaro.

Realaj elektoj estis tiel misigitaj, vole aŭ nevole (pri kio malfacilas interkonsenti). Eblas citi por ekzemplo :

  • la elekton de la estro de ŝtato Masaĉuseco en 1811, Elbridge Gerry, kiu estis akuzita pro desegno de distrikto laŭ formo de salamandro por favori sian partion, kio etis nomita per la neologismo gerrymander ;
  • la usonajn prezidentajn balotojn de 1876, 1888 kaj 2000, en kiu la demokratoj, kvankam plej multaj en la balotantaro, estis venkitaj pro subdivido de la ŝtatoj[note 2] ;
  • la lastan francan subdividon, kiu ekvalidis en 2012, kaj estas akuzita de la maldekstro favori dekstron[1] ;

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tio oftas por ekzemplo je nivelo de kvartalo, laŭ la socia-profesia konsisto aŭ la antaŭaj rezultoj.
  2. Vidi Listo de la rezultoj de la usonaj prezidentaj balotoj#1864-1880, 1884-1892 kaj 2000-2004

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Balota subdivido vere laŭmezura ?, L'Express, la 14-an de decembro 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • M. Balinski et M. Baïou, « Découpage électoral », Pour la science, n° 294, 2002, paĝoj 60-64.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]