Sudaj Orkadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo pri la Sudaj Orkadoj
klimata diagramo

La Sudaj Orkadoj aŭ Sudaj Orknejoj estas insularo, situanta norde de la Antarkta duoninsulo, en la Drake-pasejo. La insularo jure staras sub la Antarkta traktato, kiu donas ĝin al nenia ŝtata suvereneco. La insularon pretendas Grand-Britio kaj Argentino.

La insularo situas ĉe interna rando de la teritorio, kiun koncernas la Antarkta traktato. La distanco al la antarkta duoninsulo estas ĉ. 600 km. La surfaco de la insuloj estas 622 km², el kiuj la plej granda estas la okcidenta Kronada insulo. La insularo estas plej konata pro la meteologia stacio Orcadas sur la Insulo Laurie. Inter ili situas multaj pluaj insuloj kaj insulgrupoj, kiel ekz. Insulo Signy kaj Insulo Powell.


Historio

La sudaj Orkadoj estis malkovritaj en 1821 fare de fokoĉasistoj George Powell kaj Nathaniel Palmer. Lu nunan nomon donis James Weddell en 1823. Oni establis meteologian stacion sur la Insulo Laurie en 1903 (meteologia stacio Orcadas, kiun baldaŭ plufunkciigis la argentina meteorologia servo kaj funkciigas eĉ hodiaŭ.

Klimato

La insularon influas aeramasoj el nordo kaj el sudo, tiel en somero kaj aŭtuno regas oceana influo, la temperaturaj ŝanĝiĝoj estas minimumaj. Vintre kaj printempe influas kontinenta klimato, kiu kaŭzas grandajn temperaturajn ŝanĝiĝojn.

La plej varma monato estas februaro kun +1,3 °C, la plej malvarma monato estas julio kun -8,5 °C. La plej malalta temperaturo estis mezurita la 3-an de aŭgusto 1904 (-40,1 °C), la plej alta estis 14,3 °C. La veteron dominas okcidenta vento, kiu estas nebula, malklara kaj kun malpli ol 1000 sunhoroj je jaro apartenas al plej sun-malriĉa areoj de la Tero. La esploran stacion kovras en novembro anokraŭ neĝo de pli ol 60 cm, kiu degelas ĝis marto. La maro estas glacikovrita de junio ĝis novembro.

Klimata tabelo de Sudaj Orkadoj

Monato Jan. Feb. Marto Aprilo Majo Junio Julio Aŭg. Sept. Okt. Nov. Dec. Jara
Taga temperaturo °C 4 4 3 1 -2 -4 -5 -4 -2 0 2 3 0,0
Nokta temperaturo °C -1 -1 -3 -5 -8 -10 -12 -12 -9 -6 -4 -2 -6,1
Sunhoroj je tago 5 4 3 2 1 1 1 1 2 3 4 5 2,7
Pluvtagoj/monato 7 10 11 11 10 9 8 9 9 8 8 7 107
Akvotemperaturo °C 1 1 1 1 0 -1 -2 -2 -2 -2 -1 0 0

Vegetaĵo kaj faŭno

La sudaj Orkadoj estas antarkta „dezerto”, ekzistas nur muskoj kaj likenoj sur senglaciaj lokoj.

La birdojn reprezentas kelkaj birdospecioj, pingvinoj; la mamulojn Weddell-foko, kelkfoje ankaŭ marleopardo, Ross-foko aŭ la krabomanĝa foko.

Vidu ankaŭ