Sudbohemia galerio Aleš
Sudbohemia galerio Aleš estas regiona galerio en Ĉeĥio. Ĝi situas apud la fama romantika kastelo Hluboká en samnoma urbeto kaj populara feriloko, 9 km norde de České Budějovice. Dum sia ekzisto ĝi organizis multajn ekspoziciojn, kiuj grave enskribiĝis en historion de ĉeĥa arto, ĝia prezentado kaj komprenado.
Enhavo |
Historio [redakti]
Ĝi ekestis en 1952, omaĝe ak centjara datreveno de naskiĝo de fama ĉeĥa pentristo Mikoláš Aleš. Ĝi komencis sian aktivecon en 1953; la bazan kolekton ĝi ricevis de la sudbohemia muzeo el České Budějovice kaj intertempe la kolekto konsiderinde larĝiĝis.
Konstruaĵo [redakti]
La galerio estas ekde 1956 lokita en rekonstruita novgotika kastela eksĉevalejo kiu estiĝis apud la kastelo dum la romantika rekonstruo en 1845-1847, kiel verko de viena arkitekto Franz Beer. Al nuna aspekto ĝi estis adaptita en 1953-1955 laŭ la projektoj de la arkiteko Jaroslav Findra.
Ekspozicio [redakti]
- En la 1-a kaj 2-a salonegoj troviĝas la plej granda kolekto de sudbohemia gotika arto - skulptaĵoj, lignogravuraĵoj kaj tabulpentraĵoj, devenantaj el fino de la 13-a jarcento ĝis la 1-a triono de la 16-a jarcento.
- En la 3-a salonego troviĝas ekspozicio pri Nederlanda pentroarto de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj.
- En la granda salonego (eksa ĉevalrajdejo) estas organizataj plejparte ekpsozicioj pri Ĉeĥa arto de la 20-a jarcento kaj koncertoj de klasika muziko.
Filioj [redakti]
- renesanca domo "Wortnerův dům", strato U Černé věže 22 en České Budějovice - okazloko de portempaj ekspozicioj pri malnova kaj moderna artoj, koncertoj kaj artprogramoj
- Internacia muzeo pri ceramiko en kastela eksbierejo en Bechyně
Praktikaj informoj [redakti]
- La galerio (inkluzive ambaŭ filiojn) estas malfermita ĉiutage dum la tuta jaro.
- Ĝian viziton eblas kombini kun vizito de la kastelo, promeno tra la ampleksa parko kaj vizito de la turisma urbeto kun multaj sporteblecoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala retpaĝo ĉeĥe, angle