Sudbohemia galerio Aleš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudbohemia galerio Aleš
muzeo
Konstruaĵo de la galerio en Hluboká
Oficiala nomo: Alšova jihočeská galerie v Hluboké nad Vltavou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Municipo Hluboká nad Vltavou
Historia regiono Bohemio
Situo Sudbohemia galerio Aleš
 - koordinatoj 49° 03′ 06″ N 14° 26′ 29″ O / 49.05167 °N, 14.44139 °O / 49.05167; 14.44139 (mapo)
Fondo 1951
Vizito 60 127 (2015)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Alšova jihočeská galerie
Retpaĝo: paĝaro de Sudbohemia galerio Aleš
Portalo pri Ĉeĥio

Sudbohemia galerio Aleš estas regiona galerio en Ĉeĥio. Ĝi situas apud la fama romantika kastelo Hluboká en samnoma urbeto kaj populara feriloko, 9 km norde de České Budějovice. Dum sia ekzisto ĝi organizis multajn ekspoziciojn, kiuj grave enskribiĝis en historion de ĉeĥa arto, ĝia prezentado kaj komprenado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi ekestis en 1952, omaĝe ak centjara datreveno de naskiĝo de fama ĉeĥa pentristo Mikoláš Aleš. Ĝi komencis sian aktivecon en 1953; la bazan kolekton ĝi ricevis de la sudbohemia muzeo el České Budějovice kaj intertempe la kolekto konsiderinde larĝiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La galerio estas ekde 1956 lokita en rekonstruita novgotika kastela eksĉevalejo kiu estiĝis apud la kastelo dum la romantika rekonstruo en 1845-1847, kiel verko de viena arkitekto Franz Beer. Al nuna aspekto ĝi estis adaptita en 1953-1955 laŭ la projektoj de la arkiteko Jaroslav Findra.

Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

  • En la 1-a kaj 2-a salonegoj troviĝas la plej granda kolekto de sudbohemia gotika arto - skulptaĵoj, lignogravuraĵoj kaj tabulpentraĵoj, devenantaj el fino de la 13-a jarcento ĝis la 1-a triono de la 16-a jarcento.
  • En la 3-a salonego troviĝas ekspozicio pri Nederlanda pentroarto de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj.
  • En la granda salonego (eksa ĉevalrajdejo) estas organizataj plejparte ekspozicioj pri Ĉeĥa arto de la 20-a jarcento kaj koncertoj de klasika muziko.

Filioj[redakti | redakti fonton]

  • renesanca domo "Wortnerův dům", strato U Černé věže 22 en České Budějovice - okazloko de portempaj ekspozicioj pri malnova kaj moderna artoj, koncertoj kaj artprogramoj
  • Internacia muzeo pri ceramiko en kastela eksbierejo en Bechyně

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La galerio (inkluzive ambaŭ filiojn) estas malfermita ĉiutage dum la tuta jaro.
  • Ĝian viziton eblas kombini kun vizito de la kastelo, promeno tra la ampleksa parko kaj vizito de la turisma urbeto kun multaj sporteblecoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]