Summits on the Air

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Summits On The Air (SOTA) ("Montopintoj en la etero") estas radioamatora diplomprogramo kiu kunmetas du ŝatokupojn: montgrimpadon kaj amatoran radion. La celo de la programo estas instigi radioamatorojn fari kontaktojn de montaraj lokoj per porteblaj aparatoj.

Aktivigo de la monto Zuccone en Italujo
SOTA-aktivigo en Skotlando
SOTA-stacio en Konektikuto, Usono

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la SOTA-reguloj, partoprenanto kiu funkciigas stacion desur montpinto nomiĝas "aktiviganto" kaj tiuj, kiuj kontaktas la aktiviganton uzante sian hejman stacion, estas "ĉasistoj". Do, ekzistas du specoj de premio: unu por aktivigantoj de montopintoj, kaj unu por la ĉasistoj. Oni ricevas poentojn kaj por fari kontaktojn de sur montopinto, kaj por kontakti montopintajn staciojn. Ju pli alta la monto, des pli multe da poentoj.

Partoprenantoj devas fari almenaŭ la finan parton de la vojaĝo al montopinto piede, portante ĉiujn necesajn aparatojn sur si, sen helpo de motorveturilo. Kurento por funkciigi radioaparatojn devas veni de piloj aŭ lokaj fontoj (ekz. sunĉelaro), sen konekto al generatoro aŭ elektrocentralo. Oni devas ankaŭ obei ĉiujn leĝojn kaj ekologiajn regulojn.

Ekzistas diversaj premioj por diversaj atingoj. Interalie, aktiviganto kiu ricevas mil poentojn fariĝas "montokapro", kaj ĉasisto fariĝas "bradipo".

Detalaj reguloj troviĝas (anglalingve) ĉe la TTT-ejo de SOTA.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Radioamatoroj en Britujo fondis la diplomprogramon en 2002. Jam en 2013, SOTA havis 78 aktivajn grupojn tra la mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] SOTA-reguloj (anglalingvaj) en PDF-formo. (Elŝutita la 13-an de Julio, 2013)
  • malpezaj antenoj por SOTA www.hamradioforum.net/threads/2011-Moxon-AntennaDesigner-forMac-OS-X (en angla)
  • Malpezaj antenoj por SOTA en CQDL 1/2017 p. 23 - 25 (en germana)
  • www.dl7pe-info.de (en germana)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]