Susanna Castelviva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Susanna Castelviva
Persona informo
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Susanna CASTELVIVA (konata en Esperanto kiel Suzana) estas Esperanto-kantistino. En 1980 ŝi publikigis la albumon "Per nia nura vol'" tra Parola Kulturo el Romo, kunlabore kun Gianfranco Molle. En 1985 tiu albumo estis reeldonita de edistudio.

En 1987 ŝi koncertis en la 11-a Internacia Junulara Festivalo en Venaria Reale. Tio estis verŝajne ŝia lasta publika prezentaĵo en Esperantujo.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Per nia nura vol' (1980 resp. 1985)
    1. ol duono
    2. la viroj
    3. monaĥino
    4. balado pri ana brenan
    5. kvankam ni virinas
    6. lulas panjo
    7. mariŝa
    8. manjo
    9. ni jam enuis
    10. en ĉi-arbaro